Torino estas en Nordokcidenta Italio. Ĝi estas ĉirkaŭata okcidente kaj norde de Alpoj kaj oriente de alta monteto kiu estas natura pluigo de la montetoj de Monferrato. Kvar gravaj riveroj trapasas la urbon: Pado kaj tri el ties alfluantoj, nome Dora Riparia, Stura di Lanzo kaj Sangone. Pellice [peLIĉe] estas 53 km longa torento, kiu same fluas tra Torino; ankaŭ ĝi estas alfluanto de la rivero Pado, en kiu ĝi fluas ĉe Villafranca Piemonte.
Historio
Nomo kaj fondo
En la areo de la nuna Torino loĝis la popolo taŭrinoj, kiu estis eble parto de la liguroj, eble aro de keltaj triboj, eble miksaĵo inter liguroj kaj keltoj.
Torino klare prenis la nomon de la popolo. Fakte, kelkaj antikvaj historiistoj rakontas ke unu el iliaj urbetoj, nomata Taurasia aŭ Taurinia, estis detruita de Hanibalo en 218 a.K.; ne certas tamen ĉu tiu urbo estis en la sama loko de la nuntempa Torino. Sendube la nuntempa urbo estas en la loko de Julia Taurinorum (= Julia de la Taŭrinoj), la fortikaĵo fondita de Julio Cezaro en 58 a.K., kiu poste iĝis urbo sub la nomo Julia Augusta Taurinorum aŭ simple Augusta Taurinorum (ekde ĉ.25 a.K.).[1]
Antikva kaj mezepoka tempoj
En la jaro 312 apud Torino okazis grava batalo inter Konstantino, kiu celis Romon, kaj Maksencio; Konstantino venkis kaj estis feste akceptita en Augusta Taurinorum. Pli malfrue en la sama jaro li, atinginte Romon, finvenkis Maksencion kaj iĝis imperiestro.
Post la fino de la Romia Imperio, Torino, kiel la tuta Italio, estis sub la regado de Odoakro (ĝis 493), de la Ostrogotoj kaj post longa milito de la Bizanca imperio (ekde ĉirkaŭ 550). La bizanca regado tamen daŭris nur paron da jardekoj; en 569 Torino estis konkerita de la Lombardoj, kiuj kreis la duklandon de Torino (kelkaj dukoj de Torino estis ankaŭ reĝoj de la Lombardoj).
En 774Karolo la Granda venkis la Lombardojn kaj deklaris sin "reĝo de la Frankoj kaj de la Lombardoj". Ekde tiam Torino apartenis al Reĝlando de Italio, parto de la Sankta Romia Imperio; ene de tiu reĝlando Torino estis regata, ekde 941, de aparta markizo (Markizujo [aŭ Markio] de Torino).
En la 13-a jarcento ĝi estis libera urbo; en 1280 tamen ĝi estis akirita de la Graflando (poste Duklando) de Savojo kaj en 1563 ĝi iĝis ties ĉefurbo, anstataŭ Ĉamberio.
Torino kiel ĉefurbo
Emanuelo Filiberto de Savojo estis la duko kiu elektis Torinon kiel sian ĉefurbon. Post li, Torino restis ĉefurbo de la savoja dinastio ĝis la 19-a jarcento. Ekde 1713 la dukoj estis ankaŭ reĝoj (mallonge de Sicilio, poste de Sardio); oficiale tamen Torino restis ĉefurbo de la duklando kaj iĝis ĉefurbo de la Reĝlando Sardio nur en 1847.
Inter 1800 kaj 1815 la historio de Torino spertis apartan kondiĉon pro la militoj de Napoleono; post la Kongreso de Vieno en 1815 ĝi estis redonita al la dukoj de Savojo.
En 1861 Torino estis la unua ĉefurbo de la ĵus naskiĝinta Reĝlando de Italio; ĝi restis tia nur ĝis 1865.
La Filmfestivalo de Torino (akronime TFF) estas internacia kinfestivalo, unuafoje okazigita en Torino en 1982 kaj ĉiujare ekde 1984. Ĝi estas dediĉita antaŭ ĉio al sendependa kino.
Esperanto en Torino
La franco Alberto Gallois en 1902 en Torino eldonis malmultnombrajn numerojn de la gazeto L' Esperantista.
La nuntempa sidejo de TEC troviĝas en Via Garibaldi, 13, ĉe Centro Studi Sereno Regis.
En Torino aktivas ankaŭ la loka Katedro de Esperanto, kiu oficiale respondecas pri la instruado de la Internacia Lingvo en la tuta regiono.
Ĉamberio kaj Torino, Italio, ĝemeliĝis en 1957[3]. Kontaktoj inter la esperantistoj el ambaŭ urboj jam ekzistis[4], kaj en 2014 la Ĉamberianoj el la loka asocio Esperanto Vive decidis vivigi la ĝemeliĝon, kaj kontaktis sukcese kun la torinanoj el Centro Esperanto Torino. Ambaŭ grupoj renkontiĝas ĉiujare en Torino kaj Ĉamberio. Ili regule estas invititaj de la Torina kaj Ĉamberia urbestraroj por ĉeesti oficialajn kunvenon de urbestraroj pri ĝemeliĝo[5].