Torino Porta Susa estas subtera fervoja stacio por pasaĝeroj de la fervojo Torino-Milano. Ĝis la 18-a de oktobro 2009 ĝi nomiĝis Torino Porta Susa sotterranea por distingi ĝin de la historia surfaca stacio, tiam ankoraŭ funkcianta. Ĝi situas en Torino, provinco Torino, regiono Piemonto.
Strukturo kaj instalaĵoj
Kutime la trakoj (ĉiuj subteraj) estas administritaj laŭ la sekva maniero:
- Uzata por trajnoj de la fervoja regiona servo de Piemonto kaj trajnoj InterCity (direkto Porta Nuova)
- Uzata por trajnoj de la fervoja regiona servo de Piemonto kaj trajnoj InterCity (direkto Milano)
- Uzata por la Frecce Trenitalia, TGV, kaj trajnoj Italo (Alta Velocità) direkto Francio / Porta Nuova
- Uzata por la Frecce Trenitalia, TGV, kaj trajnoj Italo (Alta Velocità) direkto Milano - Romo
- Uzata por trajnoj de la fervoja servo de la Metroo de Torino (en direkto Pinerolo/Chieri/Asti/Fossano/Alba)
- Uzata por trajnoj de la fervoja servo de la Metroo de Torino (en direkto Chivasso / Torino Stura / Rivarolo)
Bildgalerio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj