Shenyang [elp. ŝenjang] (ĉine沈阳, pinjine: Shěnyáng, manĉureMukden) estas la plej granda metropolo en la nordoriento de Ĉinio. Ĝi iam estis la sidejo de la Nordorienta Buroo kaj Granda Nordorienta Regiono en la fondiĝa komenco de Popolrespubliko Ĉinio, kaj estas ĉefurbo de Liaoning-provinco. Ĝi famas pri peza industrio.
Shenyang estas unu grava industria centro en Ĉinio, ankaŭ transporta kaj komerca centro en la nordoriento de Ĉinio.
Historio
Xinle-Restaĵo
Shenyang havas longan historion. Xinle-restaĵo estas homara aga spuro de antaŭ 7200 jaroj tie ĉi.
En Tang-dinastio, Shenyang estis nomita Shenzhou. En la jaro 1296, la urbo estis refondita je Shenyang Lu en Yuan-dinastio, apartene al Liaoyang. En la jaro 1386, oni ŝanĝis la nomon Shenyang Lu al Shenyang Zhongwei en Ming-dinastio.
En la jaro 1621, Nurhaĉi konkeris Shenyang-on, kaj translokis sian ĉefurbon de Liaoyang al Shenyang en 1625. Li ekkonstruis palacon, kiu estas nuna Imperiestra Palaco de Shenyang, kiu estas unu el du grandaj konstruaĵaroj restigite en Ĉinio. Ĝi ankaŭ estas Monda heredaĵo de Unesko.
Imperiestra Palaco en Shenyang
En la jaro 1634, Huangtaiji ŝanĝis Shenyang-on je Shengjing, manĉurie: Mukden. En la jaro 1644, Qing-dinastio translokis la ĉefurbon al Pekino. Shenyang estis la provizora ĉefurbo.
En la jaro 1900, Rusio okupis Shenyang-n kaj retiriĝis pro malvenkiĝo en la Rusa-japana milito en 1905.
En la jaro 1923, Zhang Zuolin starigis Registaran Publikan Oficejon Fengtian kiel la fondiĝan komencon de Shenyang.
En la jaro 1928, Zhang Zuolin estis eksplodige mortigita en la Huanggutun-Evento, kiun Japana Armeo projektis. Je la 29-a de decembro samjare lia filo Zhang Xueliang proklamis en Shenyang Ĉinian Reunuiĝon, kaj ke Ĉinio akceptu la gvidon de Centra Registaro. Tio anoncis la Ĉinan unuiĝon nome.
En la jaro 1929, Fengtian ŝanĝis la nomon en Shenyang.
Je la 12-a de marto 1946, Sovetunia armeo retiriĝis de Shenyang,samtempe elprenis grandsume da industriaĵoj,grenaĵoj kaj materialaĵoj. Kuomintanga registaro nomumis Dong Wenqi kiel urbestro,kiu akceptis la rajton de la urbo kaj defend. Sekvatage, Zhao Gongwu armeoestro de Kuomintango gvidis sian armeon eniri la urbon. Tiam loĝantaro de Shenyang estis pli ol du milionoj dudek mil.Ĝi estis la centro en la nordorienta Ĉinio pri politiko,kulturo,ekonomio kaj fervojo, kaj la unua granda industria metropolo tiam. En la 23-a de majo, prezidanto de Kuomintanga registaro Ĉiang Kai-ŝek kun sia edzino Soong May-ling aviadilis de Pekino al Shenyang.
En la jaro 1948, la armeo de la komunisma partio liberigis la urbon kaj ekstarigis la armean administran komitaton. Chen Yun rolis kiel estro. Zhu Qiwen estis urbestro.
Klimato apartenas al mezvarma zono, precipitaĵa kondiĉo estas mezhumida kun klimato musono de mezvarma zono, 183 tagoj sen prujno tutjare; Temperaturo en somero: ĉ. +20 ℃ averaĝe, maksimume +36 ℃; vintre: ĉ. -8,3 ℃ averaĝe, minimume -30 ℃.
Administra distrikto
Shenyang administras 10 distriktojn, 1 guberni-klasan urbon kaj 3 guberniojn:
Administra Distrikto
Distriktoj de Shenyang
■ Distrikto Dadong - 大东区
urba distrikto
■ Distrikto Heping - 和平区
urba distrikto
■ Distrikto Huanggu - 皇姑区
urba distrikto
■ Distrikto Shenhe - 沈河区
urba distrikto
■ Distrikto Tiexi - 铁西区
urba distrikto
■ Nova Distrikto Hunnan - 浑南新区
sendependa ekspluata distrikto
antaŭurbo kaj gubernio (urbo) de Shenyang
■ Distrikto Yuhong - 于洪区
antaŭurba distrikto(parta urbo)
■ Distrikto Sujiatun - 苏家屯区
antaŭurba distrikto
■ Distrikto Dongling - 东陵区
antaŭurba distrikto
■ Nova Distrikto Shenbei - 沈北新区
antaŭurba distrikto
■ Xinmin-urbo - 新民市
guberni-klasa urbo
■ Gubernio Faku - 法库县
gubernio
■ Gubernio Kangping - 康平县
gubernio
■ Gubernio Liaozhong - 辽中县
gubernio
Loĝantaro
Area kaj Loĝantara Statistikoj en ĉiu distrikto de Shenyang (laŭ la fino de 2007)
Distrikta Nomo
Areo(km²)
Loĝantare
Registrite
Shenyang
12.880,88
7.620.000
7.097.715
Distrikto Heping
632.774
Distrikto Shenhe
611.059
Distrikto Dadong
653.209
Distrikto Huanggu
761.441
Distrikto Tiexi
822.624
Distrikto Sujiatun
425.785
Distrikto Dongling
453.744
Nova Distrikto Shenbei
293.856
Distrikto Yuhong
394.066
Gubernio Liaozhong
541.877
Gubernio Kangping
355.094
Gubernio Faku
449.350
Xinmin-Urbo
702.836
Ekonomio
Dum la administrado de Zhang Zuolin, li konstruis aŭ grandigis armilan produktejon, flugmaŝinan produktejon, aŭtomobilan produktejon kaj mon-produktejon ktp. Post Evento 9-18,Japanio igis Shenyang-on kun avantaĝa trafiko kiel grava industria bazo por milita uzado. Ĝi konstruis maŝin-produktejon, fervojan industrion, fandan kaj kemian industriojn ktp. Post la venkiĝo de Kontraŭjapana Milito, ĉiuj industriaĵoj estis dispartige elprenitaj de Sovetunio kaj transportitaj al tiu lando kiel predo. Shenyang preskaŭ perdis produktpovon.
Post la jaro 1953, Shenyang kiel grava urbo por la unua Kvin-jara Plano de Ĉinio, aĉetis kompleton da ekipaĵoj de Sovetunio utiliginte Sovetunian krediton, kaj fondis la plej gravan maŝin-ekipaĵan bazon de Ĉinio. La ekonomio de Shenyang grande ŝanĝiĝis.
Ekde 1949 ĝis la fino de 1980-aj jaroj, Liaoning-provinco estas la plej granda ekonomia provinco, la plej granda entreprena provinco kaj la plej granda industri-energia bazo. Dum la jaroj 1960–1970, la industria produkt-voloro de Liaoning-provinco estis ĉ. 1/4 ĝis 1/3 de tuta Ĉinio. Shenyang entenis grandan proporcion el ĝi.
Ekde la jaroj 1950 ĝis la fino de 1980, la malnova industria bazo de Shenyang reformiĝis malrapide, postrestis kompare kun aliaj metropoloj. Sinteza povo de Shenyang iam falis ĝis la 23-a loko en Ĉinio. Ekde 1996, la malneta enlanda produkto(MEP-GDP)de Shenyang estiĝis la dua en la nordoriento de Ĉinio superite de Dalian .
Trafiko
Ŝoseo
Shenyang estas la trafika centro de la nordoriento de Ĉinio, havas evoluintan ekspresvojan reton ligantan kelkajn gravajn urbojn ĉirkaŭ Shenyang. Tiu estas la unua ekspresvojo de Ĉinio ---- la startpunkto de la Ekspresvojo Shenyang-Dalian.
Fervojo
Shenyang estas la fervoja centro en la nordoriento de Ĉinio, sidejo de Shenyang-a Fervoja Buroo. Interkuniĝas ĉi tie la ĉefaj trajnaj linioj al Pekino, Dalian, Dandong. Jilin-urbo,Changchun, Harbin kaj Chengde, ankaŭ la fina stacio por la nova altrapida trajno de Shenyang ĝis Pekino. Stacidomoj estas Shenyang Nordstacio, Shenyang-a Stacio, Shenyang-a Sudstacio, Shenyang-a Okcidentstacio, Shenyang-a Orientstacio kaj Huanggutun-a Stacio ktp.
Aviado
Internacia Flughaveno Xiantao estas ĉefa flughaveno de Shenyang, kiu estas la unu de ok plejgrandaj aviadaj centroj de Ĉinio. Ĝi havas 35 internaciajn liniojn al landoj kaj regionoj Rusio, Japanio,Suda Koreio kaj Tajpeo, kaj pli ol 70 enlandajn liniojn.
Aŭtobuso
Shenyang havas pli ol 250 aŭtobusajn liniojn urbe (2009). Veturiloj ĉiuj estas sen-konduktoraj, ordinaraj busoj por 1 doloro, klimatizilaj busoj por 2 doloroj, biletoj al maljunulo kaj lernanto estas rabataj duone. IC-karto estas uzebla en la urbaj busoj kaj parte antaŭurbaj busoj.
Ĉe la strato Taiyuan, la dua plej granda komerca promenstrato de Ŝenjango, estas grandega kultura urbo nomata Jiuwu kie estas ekspozicio pri unikaj libroj sed ankaŭ por legado, kultura vivo kaj kultura sperto. Tie estas ankaŭ estas instruejo de Esperanto. La Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo (LEKK) okazigis “Novepokan Esperantan Laborkunsidon 2024” en la urbo Shenyang[1].
Kulturaj famuloj
Interalie Ai Jing (ĉine: 艾敬), Lu Chao (ĉine: 陆超), Huang Yihe (ĉine: 黄一鹤) kaj Chen Qi (ĉine: 陳奇)[2].