Venĝou

Venĝou
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 325000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 122 102  (2010) [+]
Loĝdenso 756 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 0′ N, 120° 39′ O (mapo)27.999128120.656075Koordinatoj: 28° 0′ N, 120° 39′ O (mapo) [+]
Areo 12064,77 km² (1 206 477 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Venĝou (Ĉinio)
Venĝou (Ĉinio)
DEC
Situo de Venĝou

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wenzhou [+]
vdr

Venĝou (ĉine 温州) estas metropolo kaj universitata urbo en Ĉinio. Municipo de Venĝou havas ankoraŭ 2 urbojn kaj 6 distriktojn.

Geografio

Venĝou etendiĝas en la orienta flanko de la lando inter montoj kaj maro ĉe enfluo de rivero. Horzono estas UTC + 8 h.

Historio

Venĝou estas loĝata jam antaŭ 4 miljaroj, kion pruvas diversaj tiutempaj ceramikaĵoj. Longe ĝi estis grava havenurbo. En 1876 ĝi estis malfermita al la eksterlanda teokomerco. Inter 1937-1942 dum la milito Venĝou atingis gravecon kiel unu el la malmultaj havenoj daŭre sub ĉina kontrolo. Ĝi malkreskis en la pli postaj jaroj de la milito, sed komencis renormaliĝi post bordakva komerco ekde 1955.

Klimato

Venĝou havas subtropikan klimaton kun influo de musono. Vintre la vetero estas milda pro la proksimaj montoj. La temperaturo varias inter 8-28 °C. Jare pluvas po 1742 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-septembro.

Ĝemelurboj

Kolegio en Venĝou
Rivero en Venĝou, sur la maldekstra bordo universitato situas

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Teksto el la angla Vikipedio