Ĉamberio situas en ebenaĵo ĉirkaŭpremata inter la masivo de Bauges norde (dominata de la pinto du Nivolet), la masivo de Chartreuse sude (dominata per la altaĵo de Granier), la masivo de Chat okcidente.
Etimologio
La romianoj nomis Lemencum la ĉevalŝangejon situantan en la kuranta kvartalo Lémenc en Ĉamberio. Dum la mezepoko la urba nomo ŝanĝiĝis, kiam la duka kastelo estis konstruata. Laŭ la jaroj, la nomo evoluis:
1016: Camefriacum
1029: Camberiaco
1036: Cambariacum
1044: Cambariaco
ĉirkaŭ 1100: Chambariaco
1233: Chamberium
1603: Chamberi
La nuna nomo elvenis el gaŭlacamboritos, "travadejo en kurbaĵo", el cambo-, "kurbo, kurbaĵo", el hindo-eŭropa radiko *kam-p-, "kurbi", kaj ritu-, "travadejo".
La malnovaj nomoj indikas plivole ejo-nomon el gaŭlo-romiana deveno. Cambariacum, formata kun la sufikso -acum el nomo Cambarius aŭ Cammarius: kampo de Cammarius. Tiu nomo devenis aŭ el latinacammarus aŭ cambarus, "kankro" tra la arpitanochambero (laŭ la abato Adolphe GROS), aŭ el nomo de profesio cambarius, "bierfaristo", el gaŭla camba, "bierfara forno".
La unua persono kiu aliĝis al L'Espérantiste en Chambéry estas S-ino Du Bourg en 1901. En 1909 42 personoj el Chambéry partoprenis duan regionan kongreson en Saint-Étienne. Joseph Evrot, kiu naskiĝis en Chambéry, vivigas la lokan movadon antaŭ la unua mondmilito. De la fino de la unua mondmilito ĝis 1980 ne estas multe da informoj pri la lokaj agadoj, sed ŝajnas ke malpli da personoj praktikis Esperanton dum ĉi-tiu periodo ol antaŭ 1914[2].
De 1982 ĝis 1989 okazis du kursojn po semajno en la urbo en la Domo de la juneco kaj de la kulturo (MJC france) per Geneviève Letzgus kaj Louis Marmoex[3].
En 1987 okazis regiona kongreso en Chambéry, dum kiu oni inaŭguris la Zamenhof-skvaro, laŭ la iniciato de Raymond Boré. Partoprenis italoj el Torino dank'al la ĝemeliĝo inter la du urboj. En 1992 oni konstruis Zamenhof-monumenton[4]. Okazis la 56-a Esperanto-Kongreso de SAT-Amikaro, de la 14-a de aprilo ĝis la 18-a de aprilo 2001, dum kiu oni plantis Zamenhof-arbon en urbparko[5]. En 2014 okazis la ĉiujara kongreso de la nacia asocio Espéranto-France.
De 2000 okazis ĉisemajna kurso aŭ renkonto en la Asocidomo (Maison des Associations france).
Ekzistas Esperanto Vive, fondita en 1997, kiu provas pligravigi la famecon, la uzadon kaj la instruadon de Esperanto[7].
Ĝemeliĝo
Ĉamberio kaj Torino, Italio, ĝemeliĝis en 1957[8]. Kontaktoj inter la esperantistoj el ambaŭ urboj jam ekzistis[9], kaj en 2014 la Ĉamberianoj el la loka asocio Esperanto Vive decidis vivigi la ĝemeliĝon, kaj kontaktis sukcese kun la torinanoj el Centro Esperanto Torino. Ambaŭ grupoj renkontiĝas ĉiujare en Torino kaj Ĉamberio. Ili regule estas invititaj de la Torina kaj Ĉamberia urbestraroj por ĉeesti oficialajn kunvenon de urbestraroj pri ĝemeliĝo[10].