Municipo Rohovládova Bělá situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Cidlina kaj Elbo, ĉe ŝoseo n-ro 36 inter Chlumec nad Cidlinou kaj Pardubice, 12 km sudoriente de urbo Chlumec nad Cidlinou, 7 km nordokcidente de urbo Lázně Bohdaneč, 7 km de elveturejo n-ro 68 el aŭtoŝoseo n-ro D11 (E67) kaj 4 km de elveturejo n-ro 76. Vivas ĉi tie 642 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bukovka, Kasalice, Voleč, Vlčí Habřina kaj Vyšehněvice.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 452 |
---|
1880 | 489 |
---|
1890 | 496 |
---|
1900 | 457 |
---|
1910 | 503 |
---|
1921 | 490 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 550 |
---|
1950 | 462 |
---|
1961 | 483 |
---|
1970 | 403 |
---|
1980 | 403 |
---|
1991 | 429 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 436 |
---|
2011 | 534 |
---|
2014 | 577 |
---|
2016 | 589 |
---|
2017 | 596 |
---|
2018 | 600 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 607 |
---|
2020 | 603 |
---|
2021 | 592 |
---|
2022 | 603 |
---|
2023 | 596 |
---|
2024 | 642 |
---|
Vidindaĵoj
Preĝejo
Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, origine gotika, estas rememorata kiel paroĥa preĝejo en la jaro 1361, barokigita en la jaro 1768.
Ĝi estas ununava, kun preskaŭ kvadrata navo kaj trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj kun prisma turo en okcidenta fronto.
La presbiterejo estas volbita kruce, la sakristio pinte kaj la navo per prusa plataĵo.
La ĉefaltaro estas kun spiralaj kolonoj, statuoj de Sankta Barbara kaj Sankta Agneso, figura reliefo sur menzo. Du flankaj altaroj estas en rokoka stilo. La baptujon ornamas fajfiloj kaj bildeto de bapto de Jezuo Kristo.
Evangelia preĝejo
Evangelia preĝejo estas pseŭdorenesanca el la jaro 1861.
Statuoj
- Statuo de Anĝelo Gardanto, datita 1764, devenas el metiejo de I. Rohrbach. Ĝi situas en la vilaĝo ĉe la ĉefŝoseo.
- Statuo de Sankta Johano Nepomuka estas el la jaro 1892.
Literaturo
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj