Ĝenre saĝeco per fabelo, el popola rakontaro kvankam estas fikciaj historiaj (Asiriaj?) cirkonstancoj; eble en la 2-a jarcento a. K., el la hebrea diasporo. Pri ĝi en Qumran oni trovis hebreajn kaj arameajn skribaĵajn fragmentojn. La nuna tradukaĵo sekvas la greklingvan septuagintan tekston, de kiu ni posedas du versiojn malsamajn nur pro longeco. La Vulgato sekvas la malpli longan same kiel la nuna esperantigo, kvankam foje estas preferata la pli longa.
La popoleca origino de tiu rakonto videblas precipe en la diabloAsmodeo kiu enamiĝas al la junulino Sara, de kiu li mortigas sinsekve la sep svatiĝantojn sojle de la unuanokta lito. Tobias, la filo Tobit, lin forfuĝigas al Egiptujo pere de la fumodoro de bruligitaj koraj kaj hepataj eroj de la kaptita fiŝo. Sed la fantaziaj strangaĵoj ne malhelpas ke el tia fantaziaĵo eliru morala teologio: ĉie, eĉ en fremdaj landoj, la observo de la Moseaj leĝo kaj preceptoj fruktas prosperon fartan kaj havaĵan