La Vulgato (latine, Vulgata editio de la Biblio) estas
la ĉefa traduko de la Biblio en la latinan lingvon. De 400 ĝis 1500, la Vulgato estis la ĉefa versio de la Biblio
en la Okcidento. La plej antikvaj manuskriptoj de la tuta kristana Biblio
estas la Vulgato. Ĝi ankaŭ estas la unua libro presita de Gutenberg.
Kaj ankaŭ aliaj tekstoj. Kontraste, modernaj tradukoj (almenaŭ en anglalingvaj landoj) nur utilas #3 kaj #4.
La Vulgato ne estis la unua latina traduko: antaŭ Hieronimo estis la Malnova Romia Biblio, kiu estis latina traduko de la Septuaginto kaj la greka Nova testamento.
La latina de la Vulgato estas vulgara latina – la latina de la strato, ne la eleganta sed tiama antikva kaj malfacila klasika latina de Cicerono.
La Malnova testamento estas plejparte tradukita de Hieronimo el la Masora Biblio, kun la kontrolo de la Septuaginto kaj Heksapla. Por la Nova testamento, li plejparte redaktis kaj korektis la tradician latinan tradukon. Li estis komisiita de la tiama papo, Damaso la 1-a.
La Romia Psalmaro – milde revizio de la tradicia latina traduko de la Septuaginto. Kantita en la katolikameso ĝis la 16-a jarcento.
La Hebrea Psalmaro – tute nova versio tradukita el la hebrea teksto de la Masora Biblio.
La Galia Psalmaro – kompromiso inter #1 and #2.
Ĉar la popolo kantis la psalmojn ĉiusemajne en preĝejo laŭ la tradicia latina traduko de la Septuaginto, la Hebrea kaj Galia Psalmaro neniam estis populara.
En 1546 la 1-a Koncilio de Trento dekretis ĝin kiel la oficiala versio de la Biblio por la Katolika Eklezio. Sed la Vulgato nune agnoskita
de la eklezio ne estas la originala teksto de Hieronimo: la
teksto estis redaktita dufoje: unuafoje en 1592 (la
Klementina Eldono) kaj denove en 1979 (la Nova Vulgato). La versio de Hieronimo ankoraŭ estas havebla, la Stutgarta Vulgato, sed estas rekonstruo el manuskriptoj, do ne estas precize la teksto de Hieronimo.