La greka nomo por la Leĝo estas la Pentateŭĥos (la "kvin libringoj"). La moderna juda nomo estas la Torao (la "instruo"), kvankam inter la ortodoksaj judoj oni uzas tiun nomon ankaŭ por postbiblia sistemo da leĝoj (parola Torao), kiu, laŭ la tradicio, ankaŭ estis rivelitaj al Moseo, sed, laŭ modernaj historiistoj, estis fakte redaktitaj ege pli malfrue.
La tiel nomitaj 613 moralordonoj estas parte deduktitaj de la Torao, sed estas ankaŭ grandparte postbibliaj.
La Toraujo aŭ Toraa-sanktejo (inter la sefardaj judojhebreeהֵיכָל, latinliterigo hēḵāl, Heĥal, signifo "palaco, templo"; inter la aŝkenazaj judojhebreeאָרוֹן הָקׄדֶש, latinliterigo Aron ha-Kodeŝ, signifo "la sankta kesto, la sankta sanktejo) estas sanktejo en kiu la volvlibroj de la Torao en la sinagogo estu konservita. Jam estis toraa sanktejo en la sinagogoj de la antikva epoko .