Ĉi tiu artikolo temas pri la Biblia libro "Nombroj". Por informoj pri la matematikaj objektoj, per kiuj oni nombras, vidu
la artikolon Nombro.
בְּמִדְבַּר
|
|
sankta libro • libro de la Biblio
|
Aŭtoroj
|
Lingvoj
|
Lingvo |
Biblia Hebrea lingvo
|
Eldonado
|
Ĝenro |
Historiaj Libroj • sankta libro
|
Partoj |
|
• Numbers 1 • Numbers 2 • Numbers 3 • Numbers 4 • Numbers 5 • Numbers 6 • Numbers 7 • Numbers 8 • Numbers 9 • Numbers 10 • Numbers 11 • Numbers 12 • Numbers 13 • Numbers 14 • Numbers 15 • Numbers 16 • Numbers 17 • Numbers 18 • Numbers 19 • Numbers 20 • Numbers 21 • Numbers 22 • Numbers 23 • Numbers 24 • Numbers 25 • Numbers 26 • Numbers 27 • Numbers 28 • Numbers 29 • Numbers 30 • Numbers 31 • Numbers 32 • Numbers 33 • Numbers 34 • Numbers 35 • Numbers 36 vd
|
|
|
Nombroj (mallonge Nom) estas la kvara libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la kvara el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (kiu estas parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.
Nomo
La titolo estas
- en la hebrea: במדבר (ba-midbar, "en la dezerto") laŭ la post-unuaj vortoj
- en la greka Septuaginto (LXX): ΑΡΙΘΜΟΙ (aritmòj, "nombroj")
- en la latina Nova Vulgato: Liber Numeri (libro pri la nombroj).
La libro nomiĝas Nombroj, ĉar ĝi entenas informojn pri la nombrado de la popolo en la dezerto Sinaj (Nom 1 - 4), kaj sur la stepoj de Moab (Nom 26).
Aŭtoro
Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.
- Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!
Enhavo kaj strukturo
La libro entenas la rezultojn de du popolnombradoj. Ĝi rakontas pri eventoj dum la migrado tra la dezerto kaj prezentas ordonojn por la komunumo.
Ĝi konsistas el du grandaj partoj: [1]
- El la porpastra leĝo (Nom 1,1 - 10,10)
- De Sinaj al Jordan (Nom 10,11 - 36,13)
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
Jen kelkaj konataj perikopoj:
Resumo
La libro de Nombroj priskribas la peripeciojn de la izraelaj triboj dum ilia vojaĝo tra la dezerto de Sinaj al la limoj de Kanaano, la promesita lando. Ĝi nomas ĝin "Nombroj" ĉar ĝi enhavas plurajn recenzensojn de la israelitaj popolvico kaj armea forto.
La libro komenciĝas per censo de ĉiuj viroj kiu povas porti armilojn, sekvita de organizaĵoj por la triboj dum ilia marŝado. Poste ĝi rakontas pri la malfidela senado de esploruloj al Kanaano, la ribelo de la popolo, kaj la punpunoj trafintaj ilin pro tiu ribelo.
Ĝi ankaŭ priskribas disputojn kaj konfliktojn inter la popolo kaj la levidaj sacerdotoj sub la gvidado de Moseo, traktante leĝaroj pri sacerdotaj devoj, festoj, kaj pureco.
Ĉefaj temoj inkluzivas la rebeleman naturon de la popolo, la neceson por obeo al Dio kaj Moseo, kaj la kompensa naturo de la dian juĝon kontraŭ ties graco. Ĝi priskribas la irendan kaj malfacilan vojon de Izraelo al la promesita lando.
Hodiaŭa valoro
Perlo de la libro estas la Aarona beno (Nom 6,24-26). Ĝis hodiaŭ judoj kaj kristanoj preĝas ĝin. Ĉe evangeliistaj (protestantaj) komunumoj ĝi estas la kutima fino de ĉiu Diservo, ĉe katolikoj unu el pluraj eblaj formoj:
La Eternulo vin benu kaj vin gardu.
La Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo kaj favorkoru vin.
La Eternulo turnu Sian vizaĝon al vi kaj donu al vi pacon.
Amen.
Ĝis hodiaŭ fama estas la bildo de la esplorrigardantoj, kiuj duope portas sur stango branĉon kun unu granda peniko da vinberoj. Ĝi fariĝis eĉ varbilo por la hodiaŭa israela turismo.
La surstanga kupra serpento, kiu similas al la bastono de la helena dio de medicino Asklepio (latine: Eskulapo), fariĝis signo de kuracistoj kaj emblemo por apotekoj ĝis hodiaŭ.
Teksto en Esperanto
La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
- paperforme:
- diversloke enrete:
Nova traduko el la Hebrea originalo fare de Gerrit Berveling sub titolo Nombroj aperis en 1999 ĉe Fonto.
Vidu ankaŭ