Rut estas libro de la Hebrea Biblio. Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלותMegilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:
La libro nomiĝas tiel, ĉar Rut estas la ĉefrolulino.
Aŭtoro
Ĝin verŝajne verkis arte iu nekonata aŭtoro baldaŭ post la babilona ekzilo, uzante popolrakonton el la tempo de la reĝoj.
Enhavo kaj strukturo
La malgranda libro estas unueca novelsimila rakonto pri izraelida virino Naomi el Betleĥemo, kiu pro malsato iras en Moabon kun siaj edzo kaj filoj. La edzo de Naomi mortas, ŝiaj filoj edziĝas kun moabidinoj, kaj ankaŭ ili poste mortas. Tempas, ke Naomi reiru al Betleĥemo, kaj ŝiaj bofilinoj volas iri kun ŝi, sed ŝi diras al ili, ke ili restu en Moabo kaj edziniĝu kun moabidoj. Rut, unu el la bofilinoj, rifuzas. La plej konata citaĵo el la libro estas la sekva eldiro de Rut al Naomi:
„ Kien vi iros, mi ankaŭ iros,
kaj kie vi noktos, mi ankaŭ noktos;
via popolo ankaŭ estos mia popolo,
kaj via Dio estos mia Dio. ”
— Rut 1,16
Rut do iras kun Naomi en Betleĥemon kaj edziniĝas kun Boaz, proksima parenco de la mortinta edzo, fariĝante praulino de Davido.
Bela estas la salut-formulo, kiu estus povinta modelo ankaŭ por la hodiaŭaj kristanaj Diservoj:
„ Boaz salutis la rikoltistojn: "La Eternulo estu kun vi!" Kaj ili respondis al li: "La Eternulo vin benu!" ”
— Rut 2,4
Graveco
La libro estas parto de la antaŭhistorio de reĝo David, ĉar en la lastaj versikloj Rut evidentas kiel lia praavino.
La libro gravas por konvertitoj al Judismo kiel indikaĵo, ke ili de ĉiam estas esenca parto de la juda popolo.
Oni konsideras ĝin protesto kontraŭ la severa malpermeso de miksitaj geedziĝoj post la ekzilo.
Oni legas ĝin kiel dokumenton pri la signifo de la familiaj ligoj.
Ĝi estas rakonto pri la fidela konduko fare de Dio.
Por kristanoj
La libro estas grava pro la konvinko, ke ankaŭ paganoj havas sian lokon kaj rolon en la historio de la savo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!