La hebrea lingvo (hebree: עברית, ivrit [ivRIT])[1] estas okcidenta ŝemida lingvo el la Afrikazia lingvaro, nome la antikva lingvo de la hebreoj aŭ izraelidoj en la Biblio, kvankam la lingvo mem ne estas aludita per la nomo Hebrea en la Tanaĥo.[2] La plej fruaj ekzemploj de verkita pra-hebrea datas el la 10a jarcento a.K.[3] Ĝi estas la komuna lingvo de la judoj, kaj nuntempe oficiala lingvo en Israelo. Entute kaj nuntempe, la hebrea estas parolata de totalo de 9 milionoj da personoj tutmonde.[4]
Oni kredas ke iam inter la jaroj 200 kaj 400 de nia erao en la sekvoj de la Bar-Koĥba-ribelo, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, dum en la regiono la aramea kaj je malpli etendo la greka estis jam en uzado kiel internaciaj lingvoj, ĉefe inter elitoj kaj enmigrantoj.[5]. La hebrea tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por religio kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, interjuda komerco, literaturo, filozofio, medicino kaj scienco. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movado de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparis por laika uzo. La moderna nacia movado (cionismo) ĝin revigligis kiel verkitan kaj parolatan lingvon en OtomanaPalestino en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La Brita Mandato de Palestino rekonis la hebrean kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (nome la angla, la araba kaj la hebrea). La hebre-parolanta komunumo en Palestino rapide kreskis kaj jam post la unua mondmilito, ekde la jaroj 1920-aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la juda komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato Israelo en 1948. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj. Laŭ Etnologiisto, ĉirkaŭ 1998, la hebrea estis iĝanta la lingvo de 5 milionoj da personoj tutmonde.[6]Usono estis la dua plej granda hebreparolanta loĝantaro, kun 220,000 fluaj parolantoj,[7] ĉefe el Israelo.
La moderna hebrea estas unu el la du oficialaj lingvoj de Israelo (dum la alia estas la moderna normiga araba), dum antaŭmoderna hebrea estas uzata por preĝado aŭ studado en Judaj komunumoj ĉirkaŭ la tuta mondo nuntempe. Antikva hebrea estas ankaŭ la liturgia lingvo de Samarianoj, dum la moderna hebrea aŭ la araba estas ties gepatra lingvo. Kiel fremda lingvo, ĝi estas studata ĉefe de Judoj kaj studentoj de Judismo kaj de Israelo, kaj de arkeologoj kaj de lingvistoj specializiĝantaj en Mezoriento kaj ties civilizacioj, same kiel de teologoj en kristanajseminarioj.
La hebrea estas skribata per la hebrea alfabeto, kiu devenas de la internacia aramea alfabeto, kies origino estas la hebrea-fenica antikva alfabeto, uzata de ĉiuj variantoj de la hebrea-fenica lingvo kaj ankaŭ la origino de la greka, etruska kaj latina alfabetoj. Tiu malnova hebrea-fenica alfabeto tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en 125 kaj la Bar-Koĥba-ribelo. La nova hebrea alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn "judajn" lingvojn, kiel la jud-germanan, la jud-hispanan, la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp.
La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el konsonantoj, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri vokalojn, sed tio estas kutima nur en la vortaroj, en eldonoj de la Biblio, en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokalojn. Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj ŝemidaj lingvoj, baziĝas sur trikonsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj vokaloj. Ekzemple, la vorto sefer signifas «libro». Ĝia radiko estas s-f-r, kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi sifrija («biblioteko»), sifrut («literaturo»), kaj sipur («rakonto»; la konsonantoj [f] kaj [p] estas unu sama fonemo en la hebrea). Oni legas hebreajn tekstojn de dekstro al maldekstro, kiel la arameajn kaj la arabajn.
En la hebrea lingvo la kromsignoj de la hebrea skribo estas kombinaĵoj da punktetoj kaj strekoj sub, super kaj en tekstaj linioj, indikantaj vokalojn (vd vokalizo) kaj diakritojn, precizigantaj la sonvaloron de literoj. Hebree tio nomiĝas נְקֻדּוֹת (/nikudót/, «punktoj») aŭ נִקּוּד (/nikúd/, «punktado») — ne tute ĝuste, ĉar krom la punktoj estas uzataj ankaŭ strekoj.
Lingva familio
La hebrea apartenas al la nordokcidenta grupo de la ŝemidaj lingvoj kaj al la Kanaana subgrupo. Tiu subgrupo inkludas ankaŭ lingvomanierojn kiel la fenic-punika, la moaba kaj la amona. Al alia subgrupo de la ŝemidaj lingvoj nordokcidentaj apartenas la aramea, kies similecoj kun la hebrea kaj la fenica estas ege evidentaj. Eble kelkaj variaĵoj de fenica kaj kelkaj de hebrea estis reciproke interkompreneblaj altgrade.
La vorto hebrea (ivrît) ne estis fakte uzata en la lingvo ĝis la periodo asiria. En la Biblio estas menciata «la lingvo de Kanaano» en Libro de Jesaja 19:18.[8] Sed en 2-a libro de la Reĝoj 18: 26, 28 estas specifa referenco al la hebrea lingvo dum la asira periodo.[9] La Libro de Neĥemja, aliflanke, memoras, ke la jerusalemanoj parolas yehûdît (la lingvo de Judeo, laŭvorte «judea lingvo»).[10] La Libro de Jesaja kaj la 2-a libro de la Kroniko referencas al la hebrea kiel «la lingvo de Judao».[11]
La simileco inter la Biblia hebrea kaj la fenica, same kiel tiu de kelkaj kanananaj vortoj kiuj aperas en la leteroj de Amarna el la 14-a jarcento a.K., montras, ke la lingvo de la israelidoj ne estis multe diferenca disde tiu de la kanaanoj. Kelkaj karakteroj estas komunaj al la hebrea kaj al la kanaana. La vortoj de Readmono 26:5, «mortonta arameo estis mia patro» eble sugestas, ke kelkaj prauloj de la israelidoj parolis aramean kaj poste adoptos la lingvon de la kanaanoj, kio poste estos konata kiel hebrea.[12] Tamen, ne klaras ĉu tiu fragmento alportas informaron pri lingva historio.
Tamen, la simileco de la hebrea kun la kanaana lingvo povus esti klarigitaj per la hipotezo ke la israelidoj kaj ties prauloj jam estis parolantaj lingvon tre forte rilatan kun tiu de la kanaananoj.
Historio
La hebrea estas lingvo kun tridek tri jarcentoj de verkita historio.[13] La hebrea tradicio havas radikojn el la Torao kaj la epoko de Moseo.[13] En periodo tiom etenda, la lingvo kompreneble suferis diversajn procezojn de lingvoŝanĝiĝo, kaj ekzistas diferencoj inter la antikva kaj la moderna hebrea: ambaŭ lingvoj kompreneble estas tre parencaj, sed foje diferencas laŭ prononco, gramatiko kaj vortotrezoro.[14]
Klasigoj laŭ historiaj etapoj
Konsiderante la periodojn en kiu la hebrea lingvo estis uzata kaj disvolvigita, estas establita diferenco inter la antikva hebrea parolata, nome la hebrea de la Antikveco, kaj la moderna hebrea, nome la formo de lingvo uzata post ties renaskigo en la modernaj tempoj. En multaj aferoj la du formoj estas tre diferencaj, partikulare la moderna hebrea, kiu enhavas nombrajn pruntojn de aliaj lingvoj, kio helpas la fakton, ke la israelidoj estas tre toleremaj kun la eksterlandaj akĉentoj. Tiu moderna hebrea estas bazita sur gramatikaj reguloj relative facilaj, kio rezultas en lingvo facile lernebla.
Ekzistas aldona klasigo kiu starigas distingon inter la tri historiaj periodoj plej gravaj por la hebrea antaŭ-moderna lingvo:
En la Steleo de Tel Dan, verkita en hebrea meze de la 8-a jarcento a.K., rememoras la venkojn de la siria reĝo Hazael super Ĥoram, filo de Aĥabo, reĝo de Israelo, kaj super Oĥozio de Judao, filo de Ĥoram, reĝo de Judujo, de la dinastio de Davido. Estas la skriba mencio plej antikva rilate al tiu dinastio. Ĉar la antikva hebrea estis tre uzita dum periodo de preskaŭ dekkvar jarcentoj, en tiu periodo la hebrea lingvo suferis ŝanĝojn, pro kio la plej antikva hebrea diferencas en kelkaj aspektoj de la pli malfrua hebrea; el tio proksimuma periodigo de la antikva hebrea estus la jena:
Biblia arkaika hebrea, de la 10-a al la 6-a jarcento a.K. koresponda al la monarkia periodo ĝis la ekzilo en Babilono.
Biblia malfrua hebrea, de la 5-a al la 3-a jarcento a.K. koresponda al la persa dominado.
Hebrea de la Miŝno, atestita inter la 1-a jarcento kaj la 3-a al la 4-a jarcentoj.
La hebrea jam ne plu estis parolita ĉirkaŭ la 4-a jarcento, kvankam plue estis uzita en literaturo kaj, ĉefe, en liturgio kaj kun akademiaj celoj. En Palestino ĝi estis anstataŭita kiel parola lingvo ĉefe fare de la aramea. Pri la diasporo de judoj, iliaj gepatraj lingvoj estis historie ĉefe du nome la jenaj: la jida inter la judoj nomitaj aŝkenazoj (centro kaj oriento de Eŭropo) kaj "ladino" aŭ judhispana lingvo inter la judoj nomitaj sefardoj, devenaj de la Iberia Duoninsulo.
La renaskigo de la hebrea kiel moderna lingvo estis grandparte iniciatitaj per la klopodoj fare de Eliezer Ben-Jehuda, arda revoluciulo en la cara Rusio en siaj komencoj, kiu, poste, unuiĝis al la Nacia Juda Movado, ĝermo de la cionisma movado, kaj elmigris en 1881 al la tiam Palestino, nome provinco de la otomana imperio. Motivita de la idealoj de renovigo kaj malakcepto de la juda vivostilo en la diasporo, Ben-Jehuda dediĉis sin al disvolvigo de nova lingvo kiun la israelidoj povu uzi por la ĉiutaga komunikado.
Kvankam dekomence lia laboro estis malaprezita, la neceso por komuna lingvo ekestis komprenita de multaj. Tuj oni formos la Komitaton de la Hebrea Lingvo kun David Yellin, Chaim Hirschensohn, Ze'ev Yavetz, Abraham Moses Luncz, Yaakov Meir kaj Yechiel Michael Pines.. Poste tiu iĝos la Akademio de la Hebrea Lingvo, nome organizo ankoraŭ ekzistanta. La rezultoj de lia laboro kaj de la komitato estis publikigitaj en vortaro (La Kompleta Vortaro de Antikva kaj Moderna Hebrea). La verko de Ben-Jehuda trovis finfine fekundan terenon kaj komence de la 20a jarcento, la hebrea estis fariĝinta la ĉefa lingvo de la judaj loĝantaroj, kaj en la teritorioj de la tiama otomana Palestino kaj en la cionisma movado de la diasporo.[18]
Ĉar, dekomence, la majoritato de parolantoj de moderna hebrea havis eŭropajn praulojn, kaj dum jarcentoj la hebrea estis lingvo de liturgia kaj akademia uzado, kaj estis morta lingvo de tipo liturgia, la renaskigo de la hebrea kiel gepatra lingvo de komunumo estis akompanata de forta influo de subtavolo de eŭropaj lingvoj, kaj tiel perdiĝis la faringalaj kaj kelkaj frikativaj.
Tamen, post la ondoj de judaj rifuĝintoj, elpelitaj de islamaj landoj el 1948, laŭ nombroj kiuj dekomence egalis kaj, pro la tempopaso, iliaj posteuloj, superis laŭnombre tiujn de eŭropa deveno, oni restaŭris, grandnombre, la tradician prononcmanieron. Ankaŭ en gramatiko la uzado de la lingvo kiel vehikla lingvo en Israelo aperigis novajn uzojn ne ekzistantajn en la biblia hebrea.
Fontoj
La Biblio estas la ĉefa fonto por la klasika hebrea kaj tiu lingvo estis uzata ankaŭ en variaj surskriboj de la Antikveco.[19] Inter la famaj surskriboj elstaras tiuj de la kalendaro de Gezer (10-a jarcento a.K.), nome listo de monatoj difinitaj per la agrikultura laboro karaktera de ĉiu monato; la surskriboj de Kuntillet 'Ajrud kaj Ĥirbe el-Kom (de fino de la 9-a jarcento aŭ komenco de la 8-a jarcento a.K.), kiuj mencias la Tetragramon kaj ties Aŝerah; la Ostraka de Samario (8-a jarcento a.K.) listigas pagojn de vino, oleo, ktp.; la surskribo de la tunelo de Silŭan (fino de la 8-a jarcento a.K.), trovita en la tunelo konstruita de Ĥizkija sub la urbo de Davido por alporti akvon de la fonto de Gihon ĝis la rezervejo de Silŭan; la surskriboj en la Ostraka de Laĉiŝ (komenco de la 6-a jarcento a.K.) kun militaj mesaĝoj de antaŭ la invado fare de babilonianoj; la Ostrako de Arad (de la sama periodo) kiu listigas la provizoj liveritaj al la soldatoj; kaj la Meŝa-steleo (ĉirkaŭ 830 a.K.), en kiu la reĝo moaba Meŝa fanfaronas pri siaj venkoj super la israelidoj, kun enhavo redaktita en lingvaĵo praktike identa al la biblia hebrea.
Historiaj dialektaj aspektoj
La antikva hebrea ne estis lingvo tute homogena. Estas bone konata ke estis diferencoj dialektaj inter la israelanoj. Juĝistoj 12:5-6 rakontas, ke la efraimaj fuĝintoj estis malkapablaj diri "*ŝibboleth" kaj anstataŭe ili diris "sibboleth" kaj pro tio ili mem konfesis sian devenon al siaj galaadidaj malamikoj.
La hebrea Biblio estis transmitita fare de la homoj de Judujo, sed restoj de alia dialekto - eble norda - estis konservitaj en la Biblio. La Kanto de Debora (Juĝistoj 5), kiu ŝajne estas de norda deveno, uzas la malinan pluralon kun finaĵo en -în en la v. 10 kaj la partiklon relativan sa- en la v. 7, kie la dialekto de Judujo estus uzinta -îm kaj aser, respektive.
Estis aliaj diferencoj inter la norda kaj suda hebrea, kiel en la dua persono de la singulara ino de la pronomo kaj en la sufikso pronoma. Ankaŭ rakonto kiel tiu de 2-a libro de la Reĝoj (en kiu la profeto de la nordo Eliŝa aperas)[20] retenis ion de la norda dialekto. Poste, kelkaj nordaj skribaĵoj montras dialektajn diferencojn. Por ekzemplo, la vorto de la hebrea Biblio por "domo" estas bayit, sed la nordaj skribaĵoj montras bt, kio kongruas probable kun prononco [bet], kaj "jaro" estas st kontraste kun la suda snh. La Libro de Hoŝea enhavas multajn lingvajn kaj tekstajn malfacilaĵojn, kaj kelkak el ili povas esti eble klarigitaj kiel rezulto de la norda dialekto de la respektiva profeto.
Historia evoluo
La hebrea ŝanĝis laŭlonge de la tempopaso. La lingvo de la libro de la Kronikoj, por ekzemplo, estas diferenca disde tiu de Reĝoj. La aramea iĝis la lingvo dominanta en la regiono Siri-Palestina kaj influis super la hebrea kaj, finfine, anstataŭis ĝin en kelkaj areoj. Neĥemja 13.24 plendas, ke kelkaj infanoj de miksaj geedzoj jam ne povis paroli en la lingvo de Judujo sed male ili parolis en "la lingvo de Aŝdod". Eble tio estas referenco ne al restaĵo de la filiŝta lingvo (kvankam tio estas io kiu povus ebli) sed al la aramea lingvo.
La lingvo de la Kohelet diferencas klare disde tiu de la tekstoj de antaŭ la ekzilo, kaj la lingvaj pekuliarecoj de la Kantaro de Salomono estas ofte atribuitaj al malfrua dato. Kelkaj tamen povus ankoraŭ verki en la primitiva stilo, kiel videblas en la juĝo de Jesuo ben Sira, verkita ĉirkaŭ la jaro 180 a.K. kaj en la parta skribaĵo de Kumrano. Ĉiuokaze, tiaj provoj de kompono en klasika hebrea estis nur klopodoj arkaiki. Ankaŭ la prologo al la greka traduko de Siraĉ enhavas la primitivan uzon de la henrea termino por la lingvo de la antikva Israelo.
La rabena skribmaniero de la unuaj jarcentoj de la komuna erao uzas formon de la hebrea kiu estas kutime konata kiel miŝna hebrea (de la kolekto de juraj traktadoj konata kiel Miŝno, de ĉirkaŭ la jaro 200). Tiam ĝenerale oni kredis, ke tiu lingvo neniam estis uzata de la popolo sed ke temas pri lingvo de saĝuloj kreita sub la influo de la aramea. Nuntempe ĝenerale oni komprenas, ke la rabenoj ne prilaboris lingvon de saĝuloj sed ke ili uzis formon de la hebrea kiu estis disvolvigita en la lastaj jarcentoj a.K. Tiu konkludo aperas el la profunda studado de la naturo de la lingvo kaj de la referencoj en la rabenaj tekstoj ĝis ties uzado fare de la popolo, kaj tiu popola uzado sendube sugestas ties restadon en la fundo de la rulaĵoj Copper de Kumrano kaj en kelkaj leteroj de la Bar-Koĥba-ribelo (132-135).
Kvankam la hebrea estis uzita en Judujo en la unua jarcento kiel popola lingvo, estis tie parolata ankaŭ la aramea kaj la greka, kaj estas pruvoj ke la aramea estis dominanta norde de Galileo. La historia Jesuo venis el Galileo kaj, probable, parolis aramee. Kelkaj el liaj supozitaj vortoj cititaj en la Evangelioj estas en aramea, kvankam kelkaj (kiel "*abba" kaj "ephphatta") povus esti same hebreaj kiel arameaj. Ne estas malprobable ke li ankaŭ parolis hebree, speciale dum siaj vizitoj al Judujo. Kelkaj studoj indikas, ke plej probable estas ke Jesuo parolis hebrean kun "akĉento de Galileio".
Kelkaj versetoj en la Nova Testamento ŝajnas dekomence referenci al la hebrea lingvo, kaj la greka vorto tradukita kiel hebrea (hebraisti) estus referenco al tiu lingvo en Apokalipso de Johano 9,11; 10,16. Sed ankaŭ oni uzas de la aramea vortojn kiel Gabbatha en Golgoto en Johano 19,13-17 kaj tio, probable, indikas ŝemidan lingvon (diferenca de la greka) parolatan de la judoj, inkludante kaj la hebrean kaj la aramean, pli ol referenci al la hebrea distinge de la aramea. Same, la aramea termino Akeldema estas dirita en Agoj 1.19 en "sia lingvo", tio estas, la lingvo de la homoj de Jerusalemo.
Iom post la Bar-Koĥba-ribelo, la hebrea mortis kiel popola lingvo en Palestino, probable fine de la 2-a aŭ 3-a jarcentoj. Tamen ĝi plue estis uzata de la judoj kiel religia, akademia kaj literatura lingvo, kaj eĉ parolata en precizaj cirkonstancoj. Ĝi estis revivigita kiel popola lingv nur fine de la 19a jarcento, kaj nuntempe estas la unua oficiala kaj popola lingvo de la ŝtato Israelo.
La Akademio de la Hebrea Lingvo (hebreeהַאֲקָדֶמְיָה לַלָּשׁוֹן הַעִבְרִית, Ha'Akademja La'Laŝón Ha'Ivrít), kreita laŭ leĝo de la Kneset de 1953 kiel la supera institucio por la hebrea lingvo, difinas la normigon de la gramatiko, la ortografio, la reguloj de la transskribado kaj hebreaj interpunkciaj diakritoj, bazitaj sur la historia evoluo de la lingvo. La Akademio konsistas el 23 membroj, inter ili lingvistoj, profesoroj de judaj studoj kaj bibliaj, kaj ankaŭ fakuloj en aliaj kampoj, poetoj, verkistoj, tradukistoj kaj aliaj. La decidoj de la Akademio pri lingvistiko, leksiko kaj idiomaĵo estas devigaj por ĉiuj oficialaj instancoj de Israelo.
La Miŝna Hebrea estis parolata ĝis la dua jarcento a.K.
La aŝkenaza hebrea prononco aŭ aŝkenaza hebrea estas la prononca sistemo de liturgia uzado kaj studado de la hebrea, kiun tradicie preferis aŝkenazoj. Ĝi supervivas hodiaŭ kiel aparta religia dialekto ene de kelkaj partoj de la ĥareda komunumo, eĉ apud la moderna hebrea en Israelo, kvankam ĝia uzado inter neĥaredaj kaj neisraelanaj aŝkenazaj judoj draste malpliiĝis favore de la moderna hebrea prononco, kiu baziĝas sur la sefarda tradicio.
La sefarda hebrea prononco estas la prononca sistemo por la antaŭmoderna hebrea lingvo, preferita de sefardoj (striktasence) por studado kaj preĝado. Ties fonologio influiĝis de kontaktaj lingvoj kiel la hispana, la judhispana (Ladino), la araba, la portugala kaj la moderna greka.
La jemena hebrea prononco estis multe studata de lingvaj sciencistoj, multaj el kiuj opinias, ke ĝi retenas malnovajn fonetikajn kaj gramatikajn kvalitojn aliloke perditajn. Jemenaj parolantoj de la hebrea ricevis konsiderindan laŭdadon de lingvaj puristoj pro sia uzo de gramatikaj kvalitoj de la klasika hebrea. La tunizia rabeno kaj erudiciulo Meir Mazuz iam diris pri jemenanoj, ke ili estas bonaj gramatikistoj.
Literaturo
La Hebrelingva poezio (hebreeשירה עברית, Ŝira Ivrit) estas la plej antikva ĝenro de la hebrea literaturo. Ĝi estas komponita kaj verkita en hebrea lingvo fare de verkistoj kaj hebreaparolanta kaj judaj el la diasporoj, kies gepatra lingvo ne estis la hebrea sed ili uzis ĝin kiel liturgia lingvo. La plej fruaj montroj de poezio verkita en la hebrea datas el la Biblio, kaj specife la Malnova Testamento kaj la kvin libroj de Moseo, kvankam oni supozas, ke la parola poezio estis kultivata ekde multe antaŭe. Tiu poezio estis klasita en du grandaj tipoj, kun rimo kaj kun metriko, el kiuj estas pli antikva la unua ol la dua. Hebrea poezio estis verkita ekde bibliaj tempoj kaj daŭre estas verkita ĝis hodiaŭ. Tra la generacioj, la stilo de poezio estis formita kaj perfektigita, kaj poetoj de pli postaj periodoj inkludis en sia poezio referencon al la poemoj de la periodoj kiuj antaŭis ilin.
Hebrea influo en Esperanto
La uzo de la hebrea lingvo kiel lingvo de la Biblio kaŭzis, ke pluraj hebreaj etimoj estis adoptataj en la fontolingvoj de Esperanto (same kiel en multaj aliaj lingvoj), kaj de tie en Esperanto. Ekzemple: Javeo, Kabalo, Mesio, rabeno, Pasko, sabato, ŝemidoj.
Ofta eraro estas la senpensa transpreno de la angla transskribado de la hebreaj nomoj al Esperanto. Se la angla teksto skribas sh, tie plej verŝajne devas stari en Esperanto ŝ (ekzemple angle Sharon, en Esperanto Ŝaron).
↑Terminologio "Ivrita": En la hebrea lingvouzo, Ivrit signifas la hebrean, t.e. kaj la antikvan hebrean kaj la modernan hebrean, sen distingo inter la du. Aliflanke en nombro de aliaj lingvoj, ekzemple la germana Ivrit ĉiam signifas la modernan hebrean.
↑En la Tanaĥo (Juda Biblio), la lingvo estis aludita kiel Jehudit "la juda" aŭ səpaṯ kəna‘an "la lingvo de Kanaano". "A History of the Hebrew Language". google.co.uk. [1] Alirita la 2an de Februaro 2016. Rick Aschmann, “Hebrew” in Genesis [2] Alirita la 2an de Februaro 2016. Postaj Helenismaj verkistoj kiaj Jozefo kaj la Evangelio de Johano uzis la terminon Hebraisti por aludi kaj al Hebreo kaj kaj al Arameo."A History of the Hebrew Language". google.co.uk. Samloke
↑"Most ancient Hebrew biblical inscription deciphered". Physorg.com. [3] Alirita la 2an de Februaro 2016.
↑Nachman Gur, Behadrey Haredim. "Kometz Aleph – Au• How many Hebrew speakers are there in the world?". [4]Arkivigite je 2013-11-04 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2an de Februaro 2016.
↑"Se vi ne povus paroli la grekan ĉirkaŭ la tempon de la komenca kristanismo vi ne povus havi postenon. Vi ne povus havigi al vi bonan postenon, profesian laborpostenon. Vi devis koni la grekan aldone al vi propra lingvo. Kaj tiele vi venus al punkto kie Judoj... la Juda komunumo en onidiru Egipton kaj en grandaj urboj kiaj Aleksandrio vi ne konur Hebrean pli ol ili konas nur la Grekan. Kaj tiel vi bezonos Grekan version en la sinagogo." -- Josheph Blankinsopp, Professor of Biblical Studies University of Notre Dame in A&E's Who Wrote the Bible
↑Moderna Hebrea ĉe Ethnologue (18a eld., 2015)
Classical Hebrew (liturgical) at Ethnologue (18a eld., 2015), Samaria Hebrea (liturgia) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015), Amonia (formortinta) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015), Moabia (formortinta) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015), Edomia (formortinta) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015)
↑ "En tiu tempo estos kvin urboj en la tero de Egipto kiuj parolas la lingvon de Kanaano" (Libro de Jesaja 19:18).
↑ "Bonvolu, parolu en aramea por ni bone komprenu. Ne parolu en hebrea, ĉar oni aŭdos la homojn kiuj estas sur la murego" (2-a libro de la Reĝoj 18: 26, 28).
↑ "Vidis mi ankaŭ en tiuj tagoj, ke kelkaj judoj estis geedziĝintaj kun virinoj el Asdod, Amono kaj Moab; kaj la duono de ties filoj parolas la lingvon de Asdod aŭ de aliaj nacioj, sed ili ne scipovis paroli la lingvon de la judoj" (Libro de Neĥemja 13:24-25).
↑«Readmono 26:5». Arkivita el la originalo la 29an de julio 2015. Konsultita la 7an de julio 2015.
↑ 13,013,1Cafetorah.comArkivigite je 2021-04-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 18an de aprilo 2015 en la Wayback Machine. (en portugala), 20an de aŭgusto 2011 (konsultita la 16an de aŭgusto 2020).
↑Analoge, ankaŭ la latino kaj la diferencaj latinidaj lingvoj estas tre parencaj lingvoj, sed diferencas en granda nombro de aspektoj, tiel ke la parolantoj de la latinidaj ne necese povas kompreni la latinan sen antaŭa lernado de tiu.
↑R. Errell kaj D. Pegaz: "The floor mosaic of the ancient Bet Alpha synagogue showing an allegorical illustration of the sun surrounded by the twelve signs of the Zodiac" (Israeli Postage Stamp Catalog).
↑En astronomio, la zodiako (de la greka "zoon-diakos" kiu signifas radon de la animaloj) estas bendo kiu ĉirkaŭas la ĉielan sferon kaj kiu estas sufiĉe larĝa por enhavi la sunon.
Hoffman, Joel M. In the Beginning: A Short History of the Hebrew Language. New York: NYU Press. ISBN 0-8147-3654-8.
Izre'el, Shlomo (2001). Benjamin Hary, eld. "The Corpus of Spoken Israeli Hebrew". (CoSIH): Working Papers I. [5] Alirita la 2an de Februaro 2016.
Klein, Reuven Chaim (2014). "Lashon HaKodesh: History, Holiness, & Hebrew". Mosaica Press. ISBN 978-1937887360. [6] Alirita la 2an de Februaro 2016.
Kuzar, Ron (2001). Hebrew and Zionism: A Discourse Analytic Cultural Study. Berlin & New York: Mouton de Gruyter. ISBN 3-11-016993-2.
Laufer, Asher (1999). Hebrew Handbook of the International Phonetic Association. Cambridge University Press. ISBN 0-521-65236-7.
Sáenz-Badillos, Ángel (1993). A History of the Hebrew Language. Tradukita de John Elwolde. Cambridge, England: Cambridge University Press. ISBN 0-521-55634-1.
HAMMING, G. La aspigo de la hebrea lingvo. En: Scienca Revuo, vol. 2, n-ro 6 (1950), pp. 43-58 (onlineArkivigite je 2017-09-12 per la retarkivo Wayback Machine)
Untuk organisme pemakan daging secara umum, lihat karnivor. Carnivora Periode 42–0 jtyl PreЄ Є O S D C P T J K Pg N Pertengahan Eosen-Holosen TaksonomiKerajaanAnimaliaFilumChordataKelasMammaliaSuperordoLaurasiatheriaOrdoCarnivora Bowdich, 1821 Famili 17, Lihat klasifikasi lbs Ordo Carnivora IPA: [kɑː(r)ˈnɪvɔːˌrə] (dari bahasa Latin carō (stem carn-) 'daging', + vorāre 'mencabik') meliputi lebih dari 260 jenis mamalia berplasenta. Klasifikasi Gajah laut Selatan, carnivo...
خطاب الملكThe King's Speechملصق الفيلممعلومات عامةالصنف الفني فيلم سيرة ذاتيةالمواضيع تأتأة — جورج السادس تاريخ الصدور 2010مدة العرض 118 دقيقة اللغة الأصلية لغة إنجليزيةالبلد المملكة المتحدةمواقع التصوير القائمة ... لندن — Odsal Stadium (en) [1] — هالتون هاوس[1] — Portland Place (en) ...
Institutional corruption in the country Political corruption Concepts Anti-corruption Bribery Cronyism Economics of corruption Electoral fraud Elite capture Influence peddling Kleptocracy Mafia state Nepotism Slush fund Simony Corruption by country Africa Angola Botswana Cameroon Chad Comoros Congo Egypt Equatorial Guinea Eritrea Ethiopia Ghana Guinea-Bissau Kenya Liberia Mauritius Morocco Nigeria Senegal Sierra Leone Somalia South Africa South Sudan Sudan Tanzania Tunisia Uganda Zambia Zimba...
هذه المقالة يتيمة إذ تصل إليها مقالات أخرى قليلة جدًا. فضلًا، ساعد بإضافة وصلة إليها في مقالات متعلقة بها. (سبتمبر 2022) اريك ديك معلومات شخصية الميلاد 3 أكتوبر 1994 (29 سنة) رولاند بارك الطول 1.96 م (6 قدم 5 بوصة) مركز اللعب حارس مرمى الجنسية الولايات المتحدة الم...
Protein-coding gene in the species Homo sapiens AP1M1Available structuresPDBOrtholog search: PDBe RCSB List of PDB id codes1W63, 4EMZ, 4EN2, 4HMY, 4P6ZIdentifiersAliasesAP1M1, AP47, CLAPM2, CLTNM, MU-1A, adaptor related protein complex 1 mu 1 subunit, adaptor related protein complex 1 subunit mu 1, mu1AExternal IDsOMIM: 603535 MGI: 102776 HomoloGene: 4017 GeneCards: AP1M1 Gene location (Human)Chr.Chromosome 19 (human)[1]Band19p13.11Start16,197,854 bp[1]End16,245,906 bp[1...
Not to be confused with Lar Gand. This article does not cite any sources. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Valor EC Comics – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (August 2008) (Learn how and when to remove this template message) ValorAl Williamson cover, issue #2Publication informationPublisherEC ComicsScheduleBimonthlyFormatAnthologyPubl...
Soewarto MoestadjaBiografiKelahiran30 November 1949 (74 tahun)Peperpot (en) Menteri Member of the National Assembly of Suriname (en) KegiatanPekerjaanPolitikus Partai politikNational Democratic Party (en) Soewarto Moestadja (lahir 30 November 1949) adalah politikus Suriname keturunan Jawa. Soewarto Moestadja adalah generasi kedua dari buruh kontrak asal Kalirancang, Alian, Kebumen, Jawa Tengah. Setamat Sekolah Menengah Atas, ia hijrah ke Belanda untuk bela...
BMW Seri 7InformasiProdusenBMWMasa produksi1977–sekarangPerakitanDingolfing, Jerman[1]Lerma, Toluca, Meksiko[2][3][4]Bodi & rangkaKelasMobil mewah ukuran penuhBentuk kerangka4-pintu sedanTata letakmesin depan, penggerak roda belakangKronologiPendahuluBMW New Six BMW Seri 7 adalah jajaran mobil mewah ukuran penuh yang diproduksi oleh BMW. Diperkenalkan pertama kali tahun 1977, saat ini Seri 7 merupakan seri mobil termewah BMW dan hanya tersedia dalam ...
HuercesSamartín de Güerces (oficial) Parroquia de Gijón Huerces es la parroquia número 13Coordenadas 43°28′50″N 5°40′23″O / 43.48057549, -5.67310466Entidad Parroquia de Gijón • País España • C. Autónoma Principado de Asturias • Concejo GijónSuperficie • Total 5,92 km² Altitud • Media 133 m s. n. m.Población (2019) • Total 340 hab. • Densidad 58,65 hab/km²Huso horario UTC+...
鹿特丹公约关于在国际贸易中对某些危险化学品和农药采用事先知情同意程序的鹿特丹公约簽署日1998年9月10日簽署地點 荷蘭鹿特丹生效日2004年2月24日簽署者72締約方164(截至2021年1月8日)保存處 联合国秘书长語言阿拉伯文、中文、英文、法文、俄文和西班牙文 关于在国际贸易中对某些危险化学品和农药采用事先知情同意程序的鹿特丹公约(英語:Rotterdam Convention on the ...
Batalyon Artileri Medan 20/Bhadika YudhaLambang Yonarmed 20/Bhadika YudhaDibentuk19 Mei 2022NegaraIndonesiaCabangArmedTipe unitSatuan Bantuan TempurPeranPasukan Artileri DaratBagian dariKodam IX/UdayanaMarkasKupang, Nusa Tenggara TimurJulukanYon Armed 20/155 GS/BYMotoBhadika YudhaBaretCoklatMaskotMeriam dan PedangUlang tahun19 MeiAlutsistaMeriam Swa Gerak 155/52 Caesar Batalyon Artileri Medan 20/Bhadika Yudha atau Yon Armed 20/155/Gerak Sendiri adalah merupakan satuan bantuan tempur (satbanpu...
Association football club in England Football clubWivenhoe TownFull nameWivenhoe Town Football ClubNickname(s)The DragonsFounded1925 (as Wivenhoe Rangers)GroundBroad Lane, WivenhoeCapacity2,876 (161 seated)[1]ChairmanMo OsmanManagerGary MontiLeagueEastern Counties League Division One North2022–23Eastern Counties League Division One South, 15th of 19 (transferred) Home colours Away colours Broad Lane Sports Ground The pitch at Broad Lane Wivenhoe Town F.C. is an English football club...
Breed of horse YonaguniOn Yonaguni IslandConservation statusFAO (2007): criticalCountry of originJapanDistributionYonaguni IslandTraitsHeightMale: average 120 cm[1]Female: average 116 cm[1]Equus ferus caballus The Yonaguni or Yonaguni uma (与那国馬) is a critically-endangered Japanese breed of small horse. It is native to Yonaguni Island, in the Yaeyama Islands in south-western Japan, close to Taiwan. It is one of eight horse breeds native to Japan. History In 1968 the...
Imperial title in the Roman Empire CaesarSculpture depiction of Julius CaesarPronunciationEnglish: /ˈsiːzər/ SEE-zərClassical Latin: [ˈkae̯sar]GenderMaleLanguage(s)LatinOriginRegion of originRoman EmpireOther namesVariant form(s)ΚαιϲαρKaiserTsarQayserPopularitysee popular names Politics of ancient Rome Periods Roman Kingdom753–509 BC Roman Republic509–27 BC Roman Empire27 BC – AD 395 Principate27 BC – AD 284 DominateAD 284–641 WesternAD 395–476 EasternAD 395–...
Degree of individual well-being For other uses, see Quality of life (disambiguation). Quality of life (QOL) is defined by the World Health Organization as an individual's perception of their position in life in the context of the culture and value systems in which they live and in relation to their goals, expectations, standards and concerns.[1] Standard indicators of the quality of life include wealth, employment, the environment, physical and mental health, education, recreation and...
У этого термина существуют и другие значения, см. СПУ. Социалистическая партия Украиныукр. Соціалістична партія України Лидер Илья Кива Основатель Александр Александрович Мороз Основана 26 октября 1991 Упразднена 19 марта 2022 года (запрет деятельности) Штаб-квартира Украина...
В Википедии есть статьи о других людях с такой фамилией, см. Емельянов; Емельянов, Пётр.Пётр Николаевич Емельянов Дата рождения 12 июня 1920(1920-06-12) Место рождения Рязановка, Хвалынский уезд, Саратовская губерния, РСФСР Дата смерти 5 февраля 1947(1947-02-05) (26 лет) Место смерти М...
Banco de los Estados de África Central Sede de la Unión Económica y Monetaria de África OccidentalBanco central de CEMAC Camerún República Centroafricana Chad Guinea Ecuatorial Gabón República del Congo Sede YaundéCoordenadas 3°52′05″N 11°31′23″E / 3.868084, 11.523089Fundación 1972Gobernador Lucas Abaga NchamaDivisa franco CFA de África CentralXAF (ISO 4217)Sitio web https://www.beac.int[editar datos en Wik...