|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Háj
|
Háj, hungare Áj estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.
Situo
Háj situas en valo de rojo, meze de sakovojo. Košice troviĝas 38, Moldava nad Bodvou 4 km.
Historio
La loko estis loĝata en la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1357 en formo "Ayh", apartenanta al fortikaĵo de Moldava nad Bodvou. En 1850 kaj en 1903 incendioj okazis. En 1910 loĝis en Áj 394 homoj (hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Torna, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Áj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1964-1991 la municipo estis en Moldava nad Bodvou. En 2001 loĝis en Háj 307 homoj, (261 hungaroj, 31 slovakoj, 3 ĉeĥoj).
Vidindaĵoj