|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bara
|
Bara (hungare Bári) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
Situo
Bara situas en valo, laŭ traira flankovojo. Trebišov troviĝas 26 km.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1296 en formo "Bary". Tiam la kampoj apartenis al familio Bári. En 1414 menciiĝas du apudaj vilaĝoj Granda kaj Malgranda Bári. En 1910 loĝis en Granda Bári 387, en Malgranda Bári 151 da homoj, (en ambaŭ plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ili apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 ambaŭ Bári rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1960 la vilaĝoj unuiĝis. En 2001 loĝis en Bara 336 da homoj, (235 hungaroj, 96 slovakoj, 4 ciganoj).
Vidindaĵoj