La sportista teamo de la Respubliko Ĉinio (kutime en Esperanto simple Tajvano laŭ la ĉefa insulo de ĝi), kiu konkuras sub la titolo "Ĉina Tajpeo" dum la Olimpikoj kaj aliaj internaciaj eventoj, konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 16-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.
Konkuris sume 60 tajvanaj atletoj en 16 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la rompdancisto Sun Ĉen respektive Sun Ĵen (ĉine 孫振, laŭ latinliterigo Wade-Giles Sun Chen, pinjine Sūn Zhèn) kaj la badmintonistino Tai Tzu-jing ĉine 戴資穎, laŭ latinliterigo Wade-Giles Tai Tzu-ying, pinjine Dài Zīyǐng).
La teamo sume atingis 7 medalojn, 2 orajn, kaj 5 bronzajn (do neniujn arĝentajn), kaj sekve ricevis la 35-an rangon.
Jen nur la oraj medaloj: kiel indikas la informkesto dekstre, ankoraŭ estis 5 bronzaj medaloj.