La sportista teamo de Latvio konkurencas en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temas pri la entute 12-a partopreno en Someraj Olimpikoj. Kunordigas la teamon la Latva Olimpika Komitato (Latvijas Olimpiskā Komiteja).
Konkuras sume 29 naciaj atletoj en 11 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la basketbalisto Nauris Miezis kaj plaĝa volejbalistino Tīna Graudiņa.[1]