Konkuris sume 383 hispaniaj atletoj (do hispanoj, katalunoj, eŭskoj, galegoj, valencianoj ktp.) en 31 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la hispana-brita kanuistoMarcus Cooper Walz kaj la galega velistinoTámara Echegoyen Domínguez.
La teamo sume atingis 18 medalojn, 5 orajn, 4 arĝentajn kaj 9 bronzajn, kaj sekve ricevis la 15-an rangon.