La sportista teamo de Aŭstrio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 29-a partopreno en Someraj Olimpikoj. Kunordigis la teamon la Aŭstra Olimpika Komitato (germane Österreichisches Olympisches Comité).
Konkuris sume 78 aŭstraj atletoj en 21 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la kanuisto Felix Oschmautz kaj la ĵudistino Michaela Polleres. En la solena fermo la flagoportantoj estis la velistoj Lukas Mähr kaj Lara Vadlau, kiuj kune atingis la unuan el la du aŭstraj ormedaloj en Parizo, en la regatto de la velboata klaso 470.
La teamo sume atingis 5 medalojn, 2 orajn kaj 3 bronzajn (do neniujn arĝentajn), kaj sekve ricevis la 36-an rangon.
Jen nur la oraj medaloj: kiel indikas la informkesto dekstre, ankaŭ estis 3 bronzaj medaloj.