La sportista teamo de Ugando konkurencas en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temas pri la entute 17-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Ugand Olimpika Komitato.
Konkuris sume 24 ugandaj atletoj en 4 sportaj disciplinoj. Antaŭ la evento la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura kaj ankaŭ la ferma ceremonio estas la sportisto Charles Kagimu kaj la sportistino Gloria Muzito.[1]
La teamo sume atingis 2 medalojn, oran kaj arĝentan, tiel ke la teamo en tiu olimpiko ricevis la 55-an rangon, kune kun la teamoj de Ĉilio kaj Sankta Lucio.