La sportista teamo de Argentino konkurencas en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temas pri la entute 24-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Argentina Olimpika Komitato.
Konkuris sume 136 argentinaj atletoj en 23 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la sportistoj Luciano De Cecco kaj Rocío Sánchez Moccia.[1] En la solena fermo la teamaj flagoportantoj estis la sportistoj José Torres kaj Eugenia Bosco.
La teamo sume atingis 3 medalojn, oran, arĝentan kaj bronzan, kaj sekve ricevis la 52-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj (kune kun la teamoj de Egiptio kaj Tunizio).