Velké Přítočno estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Kladno en Mezbohemia regiono. Ĝi etendiĝas proksimume 4 km sudoriente de la centro de urbo Kladno kaj 3,5 km norde de Unhošť. Vivas ĉi tie 1 088 loĝantoj (2024). Inter la norda rando de la municipo kaj kladna loĝdomaro Kročehlavy etendiĝas moderna industria zono Kladno-jih, direkte al okcidento leviĝas arbarigita altaĵo Kožová hora.