Všetaty estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Rakovník, en Mezbohemia regiono proksimume 6,5 km sud-sudoriente de Rakovník. Vivas ĉi tie 320 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pavlíkov, Velká Buková kaj Lašovice.
Unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1337.
La 19-an de aprilo 1944 la municipo estis okupita fare de la germana soldataro, kiam en ĝia ĉirkaŭaĵo alteriĝis paraŝutistoj el paraŝutistaro de Sulphur. La okupantoj klopodis ekscii, kiu el la loĝantoj helpis ilin kaj por averto ili arestis 5 homojn, kiuj estis transveturigitaj ĝis Pankrác kaj pli poste tralasitaj.