Kralupy nad Vltavou (germaneKralup an der Moldau) estas urbo en Ĉeĥio, en distrikto Mělník, situanta ĉe la rivero Vultavo kaj 20 km malproksime de la ĉefurbo Prago, ĉe grava fervoja linio inter Prago kaj Ústí nad Labem. Vivas ĉi tie 18 782 loĝantoj (2024).
Preĝejo de la Ĉieliro de la Virgulino Maria kaj de sankta Venceslao
La preĝejo, konsekrita al la Ĉieliro de Maria kaj al sankta Venceslao, estis konstruita en la jaroj 1894-1895 laŭ planoj de arkitekto Kaura, kiuj estis plu prilaboritaj de arĥitekto Živný. Temas pri novgotika preĝejo. Ĝi estas la plej granda konstruaĵo en Kralupy, ĝia turo estas 63 metrojn alta[4].
Tra Kralupy nad Vltavou kondukas ĉefa fervoja vojo de Prago al Děčín numero 090. Krom EuroCity kaj noktaj trajnoj ĉi tie haltas ĉiuj rapidtrajnoj kaj personaj trajnoj. De Kralupy nad Vltavou kondukas ankaŭ linio numero 110 al Slaný ĝis Louny kaj linio numero 092 al Neratovice kaj linio numero 111 al Velvary.