Lešany estas municipo troviĝanta en Ĉeĥio, en Mezbohemia regiono, en distrikto Benešov proksimume 15 km nordokcidente de Benešov. Vivas ĉi tie 921 loĝantoj (2024). Lešany estas konata pro sia baroke-klasicisma kastelo kaj precipe pro la soldata muzeo, kiu situas 2 km nordoriente de la mezo de municipo. Konsisto de la municipo estas ankaŭ vilaĝoj Břežany kaj Nová Ves.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Netvořice, Krňany, Krhanice, Týnec nad Sázavou, Chleby kaj Kamenný Přívoz.
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1185.
Dum la dua mondmilito la vilaĝo fariĝis konsisto de soldata ekzercejo de Armiloj SS Benešov kaj ĝiaj loĝantoj devis la 15-an de oktobro 1942 forloĝiĝi.
Ekde la jaro 1996 en spaco de eksa artileria kazerno inter municipoj Krhanice kaj Lešany troviĝas ekspozicio de Soldata teknika muzeo. Oni trovos ĉi tie multe da granda soldata tekniko, ekz. tankoj, kanonoj, kirasitaj veturiloj.