Čerčany (germane Tschertschan) estas municipo troviĝanta en Ĉeĥio, en Mezbohemia regiono, en distrikto Benešov. Vivas ĉi tie 3 134 loĝantoj (2024). La propra Čerčany situas sur la maldekstra bordo de rivero Sázava. Sur la dekstra bordo de Sázava troviĝas norde de Čerčany, direkte al Pyšely, la loka parto Vysoká Lhota kaj domaro Jericho, kaj okcidente de Čerčany Nové Městečko (dume Městečko mem jam apartenas al Nespeky). En distanco 4 km nordokcidente situas urbo Pyšely, 8 km sude urbo Benešov, 16 km norde urbo Říčany, 21 km sude urbo Vlašim kaj 27 km nordoriente urbo Český Brod. Proksime de Čerčany ankaŭ troviĝas monteto Čerčanský chlum kaj tra la municipo trafluas rivero Sázava, kiun transpontigas 2 pontoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čtyřkoly, Mrač, Lštění, Nespeky, Přestavlky u Čerčan, Soběhrdy, Pyšely kaj Poříčí nad Sázavou.
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1356.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 296 |
---|
1880 | 369 |
---|
1890 | 373 |
---|
1900 | 418 |
---|
1910 | 525 |
---|
1921 | 687 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 299 |
---|
1950 | 1 634 |
---|
1961 | 2 059 |
---|
1970 | 1 986 |
---|
1980 | 2 124 |
---|
1991 | 2 656 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 2 609 |
---|
2014 | 2 747 |
---|
2016 | 2 774 |
---|
2017 | 2 812 |
---|
2018 | 2 822 |
---|
2019 | 2 868 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 2 917 |
---|
2021 | 2 994 |
---|
2022 | 2 923 |
---|
2023 | 3 094 |
---|
2024 | 3 134 |
---|
Pluaj fotoj
Partoj de municipo Čerčany (2) |
---|
|
|