Pertoltice (germane Pertoltitz) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Kutná Hora proksimume 5 km oriente de urbo Zruč nad Sázavou. Vivas ĉi tie 162 loĝantoj (2024). Konsisto de la municipo estas ankaŭ vilaĝoj Budkovice, Chlístovice, Laziště, Machovice kaj Milanovice. En valo nordokcidente de Pertoltice trafluas rojo Ostrovský potok, kiu estas dekstraflanka alfluanto de Sázava.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horka II, Bohdaneč, Bělá, Vlastějovice, Zbraslavice, Slavošov kaj Dolní Pohleď.
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1352.