La tombejo Père-Lachaise [pɛʁ laʃɛz], aŭ oficiale orienta tombejo (franclingve cimetière du Père-Lachaise aŭ cimetière de l'Est) estas la plej vasta tombejo de Parizo, kaj unu el la plej famaj tombejoj de la tuta mondo. Ĝi etendiĝas sur 48 hektaroj kaj situas en la 20-a arondismento de la franca ĉefurbo.
Ĝi estas famkonata kiel la plej vizitata tombejo de la mondo: ĝi altiras centojn da miloj da vizitantoj ĉiujare, ĉar ĝi entenas la tombojn de precipe eminentaj francoj el la lastaj du jarcentoj. La tombejo cetere entenas tri monumentojn honorigantajn la viktimojn de la Unua mondmilito. La nomo de la tombejo devenas de la abato François de la Chaise (1624-1709), la jezuita konfesprenisto de Ludoviko la 14-a, kiu antaŭe vivis tie.
La tombejo estis kreita de Napoleono en 1804. Père-Lachaise hodiaŭ situas ĉe la bulvardo de Ménilmontant.