Georges Mélès [ĵorĵ meljes] (1861-1938, plena nomo: Marie-Georges-Jean Méliès) estis filmisto, fama kiel pioniro de multaj teknikaj kaj narativaj inventaĵoj de la frua kinarto.
Lia patro estis ŝua entreprenisto el Parizo. Ekde lia infaneco, li montras intereson kaj lertecon pri desegnado. Li intencis lerni belartojn sed lia familio devigis lin labori en la familia entrepreno. Li zorgas pri la riparojn kaj perfektigo de la maŝinoj. Tiel li akiris lertojn, kiuj estis tre utilaj poste. Kiam la patro de Méliès lasis la entreprenon, li ne volis daŭrigi ĝin kaj li utiligis sian monparton el la entrepreno por aĉeti Theâtre Robert-Houdin en la jaro 1888, kie li estis iluziisto.
La 28-a de decembro de 1895, li ekinteresiĝis pri kino post kiam li vidis eksponadon de la kamero de la Fratoj Lumière. Li klopodis aĉeti kameraon al ili sed ili ne vendis ĝin al li. Do, li konstruis sian propran kameraon. La 5-a de aprilo de 1896, li projekciis siajn unajn filmojn ĉe la teatro Robert Houdin.
Li faris centojn da filmoj, ĉefe dum la jaroj 1896-1902. Teme, ĉi tiuj filmoj ofte similas je la iluziaj teatraĵoj, kiujn li jam faris, kun trukoj kaj neeblaĵoj, ekzemple la malapero aŭ aligrandiĝo de objektoj.