Charles-Marie Gustave Le Bon (franca prononco [ɡystav lə bɔ̃]; 7a de majo 1841 – 13a de decembro 1931) estis grava francamultfakulo kies areoj de intereso estis antropologio, psikologio, sociologio, medicino, inventado kaj fiziko.[1][2][3] Li estas plej bone konata pro sia verko de 1895 nome Psychologie des Foules, kiu estas konsiderata unu el la mejloŝtonaj verkoj pri psikologio de amasoj[4][5] kaj de politika psikologio.
Biografio
Naskita en Nogent-le-Rotrou, Le Bon iĝis doktoro pri medicino en la Universitato de Parizo en 1866. Li ne sekvis tamen la formalan praktikon de medicino kiel kuracisto, kaj anstataŭe startis verkokarieron la saman jaron de sia gradigo. Li publikigis nombrajn primedicinajn artikolojn kaj librojn antaŭ aliĝi al la Franca Armeo post la eksplodo de la Franci-Prusia Milito. La malvenko en la milito koincidis kun lia rolo kiel rekta atestanto de la Pariza Komunumo de 1871, kio forte formis la mondokoncepton de Le Bon. Li poste veturis amplekse, tra Eŭropo, Azio kaj Nordafriko. Li analizis la popolojn kaj la civilizojn kiujn li trafis sub la ombrelo de la nova fako de la antropologio, disvolvigante esencisman rigardon al la homaro, kaj inventis porteblan kapomezurilon dum siaj veturoj.
Idearo
En la 1890-aj jaroj, li turnis sin al psikologio kaj sociologio, en kies kampoj li publikigis siajn plej sukcesajn verkojn. Le Bon disvolvigis la koncepton ke homamasoj ne estas sumo de ties individuaj partoj, proponante ke homamasoj formas novan psikologian enton, kies karakteroj estas determinataj de la "racia nekonscio" de la homamaso. Samtempe li kreis siajn psikologiajn kaj sociologiajn teoriojn, li plenumis eksperimentojn en fiziko kaj publikigis popularajn librojn prie, antaŭvidante la koncepton de la ekvivalento mas–energio kaj profetigante la Atoman Epokon. Le Bon plutenis siajn eklektikajn interesojn ĝis sia morto en 1931.