Lasta filino de geedzoj, kiujn ŝi alinomis Sido (Sidonie Landoy) kaj kapitano Colette (pseŭdonimo kiun ŝi adoptis poste), ŝi ĝuis feliĉan infanecon en urbeto de Burgonjo. Adoleske ŝi ekkonis Henry Gauthier-Villars, alinomatan "Willy", kun kiu ŝi edziniĝis la 15-an de majo1893 en Châtillon. Willy, aŭtoro de popularaj romanoj, pariza bonvivanto kiu lukris ekspluatante siajn kunlaborantojn, tuj malkovris la verkistan talenton de sia edzino kaj instigis ŝin verki siajn unuajn verkojn, la serion Claudine (1900-1903), rememoroj de la lernejaj jaroj de Colette, kiujn senskrupule subskribis ŝia edzo. Indigninte de la malfideleco de sia edzo - Willy estis la amanto de Marie Louise Servat (nomata Germaine), edzino de Émile Courtet, kun kiu li havis filon Jacques Henry Gauthier-Villars - kaj disreviĝinte vidante sin reduktita al rolo de ofendita kaj primokata edzino, Colette liberiĝis iom post iom de lia kuratoreco kaj kuraĝigite de Georges Wague, ŝi dediĉis sin al kontentigo de siaj teatraj ambicioj en muzik-halo. Estis jaroj de skandalo kaj morala liberiĝo, dum kiuj ŝi havis plurajn amaventurojn kun aliaj virinoj. En 1906 ŝi eksedziniĝis de "Willy". Dum tiuj jaroj, tamen, Colette plifirmiĝis kiel verkistino: precizeco en la vortoj kiuj priskribis la belecon de naturo, la analizon kaj sentemecon de bestoj, la volupton kaj sensualecon libere esprimitajn, postulante la rajtojn de karno super la spirito kaj tiujn de virino super la viro, estis la gvidlinioj de tiu verkistino, kiu ankoraŭ ne estis agnoskata de la literatura recenzado elstare masklisma.
Post ŝia eksedziniĝo Colette ekkonis Henry de Jouvenel, politikiston kaj ĵurnaliston, kun kiu ŝi edziniĝis en 1911. De tiu unuiĝo naskiĝis ŝia unusola filino, Colette Renée de Jouvenel, kiun ŝi nomis Bel-Gazou. En la gazeto Le Matin, kies ĉefredaktoro estis Jouvenel, Colette kunlaboris per diversaj artikoloj kaj raportaĵoj. En 1923 ŝi eksedziniĝis de Jouvenel.
Kiam ŝi estis kvardek-jara, ŝi fariĝis mentoro de la filo de Henry, Bertrand de Jouvenel, 17-jara, inicante lin al verkado. Tiu sperto utilis al Colette por disvolvi la temojn kaj situaciojn de Chéri kaj Le Blé en herbe.
La verkistino, ĉe la zenito de sia talento kaj gloro, instalis sin en apartamento de Palais-Royal, kie ŝi loĝis ĝis sia morto. Delonga amiko, Maurice Goudeket, helpis ŝin elporti ŝian artriton kaj malgraŭ ŝia diskutinda reputacio, Colette estis la unua franca verkistino kiu rajtis solenan nacian funebron. Ŝi estas entombigita en Tombejo Père-Lachaise en Parizo.
Verkaro
1900-1903: Claudine
1904: Dialogues de bêtes (Dialogoj de bestoj)
1907: La Retraite sentimentale (La sentimentala retiriĝo)
1908: Les Vrilles de la vigne (La spiralaĵoj de la vito)
1909: L'Ingénue libertine (La libertina naivulino)
1910: La Vagabonde (La vagabondino)
1913: L'Entrave (La obstaklo)
1913: L'Envers du music-hall (Trans la muzik-halo)