Pierre Georges, konata kiel Kolonelo Fabien, (naskiĝis la 21-an de januaro 1919 (nun 1919-01-21) en Parizo, mortis la 27-an de decembro 1944 en Habsheim) estis franca komunista aktivisto kaj rezistanto, mortinta dum milita operaco en Alzaco. Li estis deklarita mortinta por Francio[1].
Pierre Georges estas fama pro tio, ke li estis, dum la okupacio de Francio fare de la germanoj, aŭtoro de la unua atako kontraŭ germana soldato: la murdo de la mararmea kadeto Alfons Moser, la 21-an de aŭgusto 1941, en stacio Barbès - Rochechouart de la Metroo de Parizo. Li ankaŭ milite estris la Parizan insurekcion en aŭgusto 1944.
Referencoj
Vidu ankaŭ