Ŝi naskiĝis en Pierio (historia regiono de Antikva Makedonio) kiam Zeŭso, malproksime de la senmortuloj, naŭfoje vizitis Mnemozina kiu fine akuŝis ĉe la finjaro la naŭ muzojn, interalie Klio[3]. Ŝi vivis en montoj, en Pieiro, ĉe la monto Olimpo, aŭ ĉe la monto Helikono (Ἑλικών) en Beotio.
En la helena mitologio oni atribuas al ŝi esti la inventistino de la gitaro.
En mitologio
Kiel la aliaj muzoj, Klio ne tre rekte ŝi mem intervenis en la mitologiaj eventoj kvankam ŝi kuniĝas reĝojn kaj heroojn tra la rakontoj. La verkisto Apolodoro tamen speciale raportis tion[4].
Unufoje, Klio parolis malrespekte pri la amo el diino Afrodito por Adoniso. Tiam, Afrodito, kiel la ameca diino, venĝis, amigegante Klio-n por Pieroo, filo de Magneteso (eponima heroo el regiono Pierio). El li, ŝi haviĝis la belegan junan viron Hiakinto, en kiun Apolono kaj Zefiro enamiĝis. La eksterordinara beleco de Hiakinto laŭdire vekis ankaŭ la amon de la trakiaaedo, Tamiriso. Tial laŭ Apolodoro naskiĝis la pederastio. Hazarde Hiakinto mortiĝis de Apolono kaj transformiĝis en floron.
Ankaŭ, kelkaj poetoj faras ŝin la patrino de Himeneo (greke Ὑμέναιος, latine Hymenaeus)[5]. Oni trovas ankoraŭ ke ŝi havu filinon, kiu nomiĝas Polyboea kaj kiun oni kelkfoje vidis kiel la patrino de la fama heroo Orfeo.[6]
Reprezentado
Klio estas kutime knabino, sed ŝia aĝo ne estas tre preciza: iafoje ŝi certe estas juna knabino, alia foje ŝi estas juna virino. Neniam ŝi aperas pli maljuna ol tio.
Ŝi estas reprezentadita pli aŭ malpli serioza. Ŝi estas rekte aŭ sidigite perceptita en siaj portretoj.
Ŝi havas ofte helan hararon, eĉ blondan kaj buklan.
Ŝiaj atributoj evoluiĝis tra la tempo.
Kutimaj atributoj
Trumpeto, (tenita ofte en la dekstra mano) kio sonas al ĉiuj la gloron
Libro (aŭ Volvolibro) en la maldekstra mano, por la grava koneco kaj sperto (speciale akumulite el estinteco) ; Sur ĝin kelkafoje estas skribite la nomo de la fama greka historiisto Tucidido
↑Krome por kelkaj poetoj kiel la greka lirika poeto Alkmano (Ἀλκμάν) vivante en la sepa jarcento a.K : muzoj kaj do, klio ankaŭ, estas filinoj el Urano (ĉielo) kaj Geo (tero); Diodoro Sicilia (Διόδωρος Σικελιώτης, Diodoros Sikeliotes), Universala Historio, libro IV, ĉapitro VII. Interreta franca versio
↑Teogonio, Heziodo, (de 56): Naŭ noktoj dume, Zeŭso vizitis lian patrinon, eliris, diste de la vido el senmortuloj, en ŝia sankta kuŝejo ; kaj, tiam la jaroj finiĝis, la monatoj plenumigite, la tagoj markitaj okazis, ŝi akuŝis naŭ virgulinajn, kiujn sama menso vivigas, la koro libere el maltrankvilaĵoj, nur zorgas kanti. (el franca traduko)
↑Ekzemple la greka poeto Likumnio el Ĥio (Λικύμνιος ὁ Χῖος, france) laŭ la verko Pri pieco (Angle On piety) de la greka Filodemo (Φιλόδημος, angle Philodemus). www.theoi.com.
↑Helene Βακχυλίδης (angle Bacchylides), greka lirika poeto el malfino el kvin jarcento a.K.
↑Helene Σιμωνίδης ὁ Κεῖος (angle Simonides of Ceos), greka lirika poeto el sesa jarcento a.K., li naskiĝis en la greka insulo Kea (Κέα), engrundiĝis en Agrigento.
↑Caius Valerius Flaccus, latina poeto, mortis ĉirkaŭ la jaro 90.
↑Publius Papinius Statius, latina verko el Napolo el unua jarcento p.K.