Ĥio (grekeΧίος) estas insulo de Grekio. Ĝi kovras areon de 842 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 53 400 loĝantojn. Ĥio krome, ĝis la administra reformo efektivigita komence de 2011, estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Ĥio. La insulo situas en la norda Egea Maro.