Laŭ Francisko AzorínMuzo estas Mita estaĵo naskita el Jupitro k. Mnemosina, simbolanta arton; ikonografie reprezentita per ĉarma junulino kun la atributo de iu arto. Oni kalkulis 3, poste 9 muzojn, loĝantajn en la Parnaso k. la Melikono.[1] Li indikas etimologion el la greka mousa (muzo) kaj de tie la latina musa. Kaj li aldonas liston pli malpli koincida kun la sube detaligita.[2]
Dum jarcentoj la Muzoj estis adorataj kaj kultataj pro sia patroneco de la muziko, la belartoj, la dramarto, kaj la poezio. Tradicie, tiuj lokoj dediĉitaj al la gloro de la Muzoj estas konataj kiel mouseion, de kie venas la vorto muzeo.
La Naŭ Muzoj
Erato (Ἐρατώ) (= amantino) muzo de ampoezio (kun liuto aŭ liro enmane)
Eŭterpo (Εὐτέρπη) (= delektantino) de muziko kaj liriko (kun fluto)
Kaliopo (Καλλιόπη) (= belvoĉulino) de epika poezio (kun skribtabulo aŭ trumpeto)
Klio (Κλειώ) (= glorigantino) de historio (kun skribrulaĵo)