Globuso en kartografio estas malgrandigita modelo (maketo) de planedo, plej ofte de planedo tero (ter-globuso). Kompare kun mapoj, la granda avantaĝo de globusoj estas samtempa laŭskala fideleco de distancoj kaj areoj, kaj ĝusta prezento de anguloj, kion mapoj ne povas realigi samtempe.
Alia tipo de globusoj estas uzata por bildigi la stelkonstelaciojn en la ĉielo (ĉiel-globuso).
Laŭ grandeco oni parolas pri poŝglobuso, tabloglobuso, starglobuso aŭ globusego. Kutima grandeco estas diametro de 30 cm, la plej malgranda mezuras nur 6 mikrometrojn[1][2].
Historio
La plej malnova, ankoraŭ ekzistanta ĉiel-globuso estas la metala ĉielglobuso de Majenco (bildo[rompita ligilo]) farita de romia skulptisto en la dua jarcento p.K..
Ĝis la 1950-aj jaroj globusoj estis produktitaj permane: la globo estis el ligno, la maposegmentoj estis desegnitaj kaj tranĉitaj permane kaj estis permane kunigitaj kaj gluitaj al la ligna globo.
Hodiaŭ globusoj estas produktitaj maŝine el plasto: ebena projekcio de la globusa surfaco estas presita sur plastan platon, poste la plato estas premtransformita en duonglobon, la plata rando fortranĉita kaj norda kaj suda duonglobusoj kungluitaj.
Globusego de Gottorf estas la plej malnova kavglobuso kun diametro de 3,11 m. Adam Olearius konstruis ĝin inter 1650-1664 por duko Frederiko la 3-a de Ŝleswig-Holstein-Gottorf. Ĝi estas rotaciigebla kaj sufiĉe granda por eniri ĝin. Ene troviĝas ĉiel-globuso, tiel ĝi estas kvazaŭ antaŭulo de hodiaŭaj planetarioj, de ekstere ĝi estas terglobuso.[3][4]
Krato de Malos el Pergamono priskribis la ĉielon kaj laŭ tio - supozeble - konstruis globuson