Laŭrokrono estas krono plektita el branĉoj kaj folioj de la planto laŭro. Ĝi estas sinonimo por aparta honorigo aŭ premio.
Historio
La greka dio Apolono portis laŭrokrono, kiu memorigis lin pri la amata nimfoDafna, kiu povis savi sin de liaj persekutoj nur pere de transformigo en laŭroarbuston.
La Muzo de la historio kaj epopea poezio Klio, portas ankaŭ laŭron.
En antikva Grekio laŭrokronoj ornamis elstarajn sportistojn kaj poetojn. Aparte la venkintoj en la sportaj konkursoj de Olimpio honoriĝis per ili.
En antikva Romio la laŭrokrono estis signo de milita venko dum la triumfa reveno de armeestro al Romo. Poste la romiaj imperiestroj konstante portis laŭrokronoj kiel signo de sia gloro.
Formo
la ŝtata blazono de Grekio, ĉirkaŭita de laŭrokrono
Ekzistas kaj laŭrokronoj supre malfermaj kaj supre fermitaj, do tute cirklaj.