Instituto Reĝo Seĝong
La Instituto-Fondaĵo Reĝo Seĝong (IFRS, koree 세종학당재단, Sejong Hakdang Jaedan, angle King Sejong Institute Foundation, akronime konata KSIF) estas fondaĵo kiu funkciigas kulturajn institutojn por promocii la korean lingvon kaj komprenon de la nacia kulturo tutmonde. Establita en 2012 de la sudkorea registaro, ĝi estas nomita laŭ reĝo Seĝong, la inventinto de la korea alfabeto (Hangeul) [1]. En junio 2022, oficejoj de la instituto Reĝo Seĝong ekzistis ĉe 244 lokoj en 84 landoj [2].
La Fondaĵo de la Instituto Reĝo Seĝong ne estas konfuzita kun la Fondaĵo Seĝong kaj la Instituto Seĝong, esplorinstitucio koncentrita pri korea reunuiĝo.
La atestilo de la Reĝo Sejong-Instituto pri sukcesa fino de la korea lingvokurso estas valida dokumento por la celoj de akiro de vizo al Sud-Koreio por la celo de edukado, profesia praktiko, dungado, same kiel por eksterlandaj geedzoj [3][4].
Historio
La pliigita intereso pri korea kulturo en la mondo per filmo, televidserio kaj muziko, precipe en Azio, kaŭzis la t.n. la korea ondo ( kor. 한류, Hallyu ). Tio estis sekvita per pliiĝo en la nombro da eksterlandaj studantoj en Koreio, same kiel pliiĝo en la nombro da geedziĝoj inter koreoj kaj eksterlandanoj. Kun tia pliigita intereso, la sudkorea registaro kune kun la korea Ministerio de Kulturo, Sporto kaj Turismo establis la IFRS por normigi la instruadon de la korea kiel fremdlingvo [5][6].
En aŭgusto 2023, la King Sejong Institute havis 248 filiojn en 85 landoj kun la celo de pliigado de tiu nombro al 350 antaŭ 2027. Laŭ 2022 datenoj, la nombro de korelingvaj studentoj en la programoj de la instituto estis 147,000.
Listo
Aktuale de junio 2021, estis 234 institucioj establita en 82 landoj ĉirkaŭ la mondo.[7]
Azio
- Sauda Arabio 1 (Riado
- Azerbajĝano 2 (Bakuo kaj Khirdalan)
- Armenio 1 (Erevano)
- Barejno 1 (Manamo)
- Kamboĝo 2 (Poipet kaj Siem Reap)
- Ĉinio 19 (Pekino, Ĉengduo, Dalian, Hangĝoŭo, Harbino, Honkongo, Kunmingo, Linyi, Ĉingdaŭo, Ĉiĉiharo, Ŝanhajo, Ŝiĝjaĝŭango, Venĝou, Vuhano, Ŝjiano, Janbiano, Janĉengo kaj Jantaj)
- Barato 8 (Barasat, Bengaluro, Ĉenajo 1, Imfalo, Nov-Delhio, Patnao kaj Ĉenajo 2
- Indonezio 7 (Bandungo, Ĝakarto, Surabajo, Tangerang kaj Jogjakarto)
- Irano 2 (Esfahano kaj Teherano)
- Japanio 16 (Chiba, Fukuoka, Hiroŝimo, Kanagavo, Kobeo, Kioto, Okajama, Osako, Nagano, Nara, Saitamo, Saporo, Sendajo, Ŝimonoseki kaj Tokio)
- Jordanio 1 (Amano)
- Kazaĥio 3 (Almato, Astano kaj Ŝimkento)
- Kirgizio 5 (Biŝkeko, Oŝo kaj Sokuluk)
- Laoso 2 (Phonsavan kaj Vjentiano)
- Malajzio 3 (Bangi, Kuala-Lumpuro kaj Malako)
- Mongolio 4 (Darkhan kaj Ulaanbaataro)
- Birmo 1 (Jangono)
- Nepalo 1 (Katmanduo)
- Pakistano 1 (Islamabado)
- Palestino 1 (Ramalaho)
- Filipinoj 6 (Balanga, Cainta, Cebuurbo, Iloilo Urbo, San Juan kaj Tagigo)
- Kartvelio 1 (Tbiliso)
- Srilanko 2 (Kolombo kaj Kandi)
- Tajvano 3 (Kaoŝiungo, Tajnano kaj Tajpeo)
- Taĝikio 1 (Duŝanbo)
- Tajlando 5 (Bankoko, Ĉiang Mai kaj Maha Sarakham)
- Turkmenio 1 (Aŝgabato)
- UAE 2 (Abudabio, Aĵmano kaj Dubajurbo)
- Uzbekio 7 (Denau, Fergano, Namangano, Samarkando kaj Taŝkento)
- Vjetnamio 22 (Biên Hòa, Binh Duong, Cần Thơ, Da Lat, Danango, Hajfongo, Hanojo, Ho-Ĉi-Min-urbo, Huế, Hưng Yên, Quy Nhơn, Thái Nguyên kaj Trà Vinh)
Afriko
Ameriko
- Argentino 1 (Bonaero)
- Brazilo 5 (Braziljo, Campinas, São Leopoldo kaj San-Paŭlo)
- Bolivio 1 (La-Pazo)
- Kanado 3 (Montrealo, Otavo kaj Waterloo)
- Ĉilio 1 (Santiago)
- Kolombio 1 (Bogoto)
- Kostariko 1 (San-Joseo)
- Ekvadoro 2 (Guayaquil kaj Kito)
- Salvadoro 1 (San-Salvadoro)
- Gvatemalo 1 (Gvatemalurbo)
- Haitio 1 (Caracol)
- Meksiko 1 (Meksikurbo)
- Paragvajo 1 (Asunciono)
- Usono 13 (Auburn, Bloomington, Ĉikago, Houston, Iovaa Urbo, Irvino, Los-Anĝeleso, San Antonio, San-Francisko, Upland kaj Vaŝingtono)
- Urugvajo 1 (Montevideo)
Eŭropo
- Belorusio 1 (Minsko)
- Belgio 2 (Bruselo)
- Bulgario 1 (Sofio)
- Kroatio 2 (Zagrebo kaj Rijeko)
- Ĉeĥio 1 (Olomouc)
- Danio 1 (Kopenhago)
- Estonio 1 (Talino)
- Francio 3 (La Rochelle, Parizo kaj Quimper)
- Germanio 2 (Berlino kaj Tübingen)
- Hungario 3 (Budapeŝto kaj Debrecen)
- Italio 1 (Romo)
- Latvio 1 (Rigo)
- Litovio 2 (Kaŭno kaj Vilno)
- Luksemburgio 1 (Luksemburgo)
- Pollando 2 (Poznano kaj Varsovio)
- Portugalio 1 (Lisbono)
- Rumanio 1 (Bukareŝto)
- Rusio 11 (Astraĥano, Ĥabarovsko, Moskvo, Rostov-na-Donu, Sankt-Peterburgo, Ulan-Ude, Vladivostoko, Jakutsko kaj Juĵno-Saĥalinsk)
- Serbio 1 (Novi Sad)
- Slovakio 1 (Bratislavo)
- Slovenio 1 (Ljubljano)
- Hispanio 3 (Barcelono, Las Palmas kaj Madrido)
- Svedio 1 (Göteborg)
- Turkio 5 (Ankaro, Bursa, Istanbulo kaj Izmiro)
- Ukrainio 1 (Dnipro)
- Britio 5 (Londono, Preston kaj Staffordshire)
Oceanio
Referencoj
Eksteraj ligiloj
|
|