Gvatemalurbo (hispane Ciudad de Guatemala, oficiale La Nueva Guatemala de la Asunción) estas la ĉefurbo de la mezamerika ŝtato Gvatemalo.
Historio
La plej fruajn setlejojn kreis la majaoj jam antaŭ 2000 jaroj. La ruinoj de tiu setliĝo (Kaminal Juyú) estas viziteblaj en la urbocentra parkaĵo. Dum la hispana kolonia tempo estiĝis tie ekde 1620 urbeto ĉirkaŭ la monaĥejo (El Carmen). Postkiam la malnova ĉefurbo Antigua Guatemala detruiĝis pro tertremo la 26-an de julio en 1773, oni fondis la 27-an de septembro1775. Gvatemala-urbon kiel novan ĉefurbon de la hispanaj koloniaj teritorioj en Mezameriko.
Hodiaŭ Gvatemala-urbo estas la plej granda urbo ne nur de Gvatemalo kun sia ĉirkaŭ 2,5 miliona loĝantaro sed tiu de tuta Centra Ameriko.