|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hradištko
|
Hradištko (germane Hradischko) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en Mezbohemia regiono, en distrikto Prago-okcidento, Ĝi troviĝas sur teritorio inter Vultavo (la dekstra bordo) kaj Sázava (la maldekstra bordo) antaŭ ilia kunfluejo. En 2024 ĝi havis 2 469 loĝantojn.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Petrov, Krňany, Davle, Jílové u Prahy kaj Štěchovice.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1310.
Dum la dua mondmilito la teritorio de la municipo la 15-an de septembro 1942 estis forloĝigita kaj ĝi fariĝis soldata ekzercejo de Armiloj SS Benešov, estis ĉi tie establita militkaptitejo, tiuj estis fine de la milito ekzekutitaj kaj ili havas monumenton apud ŝoseo al Třebsín. En aprilo de 1945 enfosis la germana armeo en valo Dušno (la unua valo enfalanta de dekstre al Vultavo sub valbaraĵo Štěchovice) dokumentan materialon, kiu estis je unu jaro pli poste sekrete elprenita fare de la usona armeo kaj ĝi estas konata sub la nomo Arkivo de Štěchovice. Laŭ iuj informoj ie en regiono de Hradištko povus esti enfosita ankaŭ la tn. Trezoro de Štěchovice, te. kelke da centoj kestoj, kiuj estis fine de aprilo de 1945 evakuitaj el Berlino, sed poste, kiam ili alveturis ĝis Prago, la germana armeo ne havis eblecon transŝovi ilin pluen.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 622 |
---|
1880 | 638 |
---|
1890 | 663 |
---|
1900 | 625 |
---|
1910 | 563 |
---|
1921 | 580 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 631 |
---|
1950 | 994 |
---|
1961 | 1 192 |
---|
1970 | 1 188 |
---|
1980 | 1 230 |
---|
1991 | 1 141 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 261 |
---|
2014 | 1 899 |
---|
2016 | 2 019 |
---|
2017 | 2 075 |
---|
2018 | 2 142 |
---|
2019 | 2 186 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 2 222 |
---|
2021 | 2 481 |
---|
2022 | 2 306 |
---|
2023 | 2 411 |
---|
2024 | 2 469 |
---|
Partoj de municipo
La municipon kreas ununura katastra teritorio Hradištko pod Medníkem, en kiu situas kvar lokaj partoj:
Memorindaĵoj
Vidu ankaŭ
Pluaj fotoj
-
Hradištko
-
Hradištko
-
Restoracio
Partoj de municipo Hradištko (4) |
---|
|
|