Velká Štáhle estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Bruntál. Ĝi situas inter Hrubý Jeseník kaj Nízký Jeseník, sep kilometroj de urbo Rýmařov. La municipo situas sur ambaŭ randoj de rivero Moravice senpere malantaŭ kunfluejo kun rojo Podolský potok. Tra la municipo kondukas fervoja linio Rýmařov - Valšov, liganta al Olomouc - Opava. En 2024 ĉi tie vivis 317 loĝantoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Václavov u Bruntálu, Rýmařov, Břidličná kaj Malá Štáhle.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1298.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 727 |
---|
1880 | 703 |
---|
1890 | 686 |
---|
1900 | 669 |
---|
1910 | 880 |
---|
1921 | 722 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 743 |
---|
1950 | 612 |
---|
1961 | 507 |
---|
1970 | 474 |
---|
1980 | 379 |
---|
1991 | 329 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 334 |
---|
2011 | 342 |
---|
2014 | 341 |
---|
2016 | 341 |
---|
2017 | 338 |
---|
2018 | 344 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 342 |
---|
2020 | 341 |
---|
2021 | 316 |
---|
2022 | 332 |
---|
2023 | 326 |
---|
2024 | 317 |
---|
Memorindaĵoj
Dominaĵo de la municipo estas preĝejo de La plej sankta Triunuo el la jaro 1606, en stilo de malfrue gotika, konstruita de Jan Kobylka z Kobylího, senjoro el Sovinec.
Du kapeletoj, monumento al militaj viktimoj, konstruaĵo de eksa lernejo el la jaro 1909 konstruita omaĝe al la 60-a datreveno de regado de imperiestro Francisko Jozefo, kaj pluaj.