Kujavy (germane Klantendorf) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Nový Jičín en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 558 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pustějov, Hladké Životice, Fulnek kaj Bílov.
Historio
Kujavy estis kreitaj devene de 2 domaroj, la pli malnova estis la slava, la pli juna la germana. La germanan domaron fondis tiea vokto Clemens, ĝi nomiĝis Clemensdorf kaj ĝi estiĝis proksimume ĉirkaŭ la jaro 1293. Pli poste ambaŭ domaroj unuiĝis en unu municipon, dum kio la ĉeĥa parto poste germaniĝis.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 831 |
---|
1880 | 888 |
---|
1890 | 852 |
---|
1900 | 827 |
---|
1910 | 826 |
---|
1921 | 785 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 775 |
---|
1950 | 533 |
---|
1961 | 602 |
---|
1970 | 555 |
---|
1980 | 564 |
---|
1991 | 517 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 550 |
---|
2011 | 548 |
---|
2014 | 568 |
---|
2016 | 573 |
---|
2017 | 560 |
---|
2018 | 555 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 552 |
---|
2020 | 534 |
---|
2021 | 519 |
---|
2022 | 547 |
---|
2023 | 558 |
---|
2024 | 558 |
---|
Transporto
Tra teritorio de la municipo kondukas aŭtostrado D1 kaj ankaŭ ŝoseo I/47 en sektoro Fulnek - Bílovec
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Mikaelo el la jaro 1830
Personecoj
- Karl Staffe (1856–1935), kamparano kaj politikisto, landa deputito
- Karl Drössler (1840-1916), fabrikisto kaj industriisto, produktado de agrikulturaj maŝinoj en Nový Jičín