Orlová

Orlová
germane Orlau, pole Orłowa
urbo
Centro de Orlová-Lutyně
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Orlová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Orlová
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Rivero Rychvaldská stružka
Situo Orlová
 - alteco 215 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 00″ N 18° 26′ 00″ O / 49.85000 °N, 18.43333 °O / 49.85000; 18.43333 (mapo)
Areo 24,67 km² (2 467 ha)
Loĝantaro 27 794 (2024)
Denseco 1 126,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1223
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 11 ĝis 735 14
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0803
NUTS 5 CZ0803 599069
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 29
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Orlová
Retpaĝo: www.mesto-orlova.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Konstruaĵo de gimnazio en Orlová akiris prezon Grand Prix por arkitekturo

Orlová estas urbo en Ĉeĥio situanta en Teŝinio. Vivas ĉi tie 27 794 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohumín, Petřvald, Karviná, Havířov, Dolní Lutyně, Dětmarovice, Doubrava kaj Rychvald.

Historio

La unua mencio pri ekzistado de Orlová devenas el la jaro 1223 en konekso kun dokumento de vroclava episkopo. La tiama vilaĝo kreis kernon de loko nomata Sal (salo) kaj ĝi apartenis al benediktanoj havantaj sidejon ĉe Krakow.

Nomo Orlová unuafoje estas menciata en 1227. Fare de benediktinoj konstruita orlova monaĥejo fariĝis sidejo de abatujo, kiu ekonomie forte influis regionon proksimume 160 km kv en la ĉirkaŭaĵo de Orlová ĝis la jaro 1560.

En mezepoko Orlová estis agrikultura vilaĝo. Sian signifon ĉi tie havis ankaŭ metia produktado. rincipan ŝanĝon alportis en la vivon de Orlová komenco de minado de nigra karbo en la 19-a jarcento. Okazas signifa kresko de loĝantoj kaj ŝanĝiĝas ankaŭ konstruo de la vilaĝo.

Post munkena diktaĵo la teritorio de Orlová estis donita por unu jaro al Pollando kaj poste ĝi fariĝas parto de germana regno.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 875
18806 332
18907 806
190015 820
19108 334
19219 717
JaroLoĝantoj
193010 040
195021 460
196121 543
197024 268
198031 190
199136 339
JaroLoĝantoj
200134 856
201430 345
201629 524
201729 231
201829 108
201928 852
JaroLoĝantoj
202028 735
202127 581
202228 206
202327 966
202427 794

Esperanto en Orlová

Pola Socialista Partio aranĝis oficialajn kursojn de Esperanto dufoje semajne en Orlová, 1922.

Fonda kunveno de Regiona Esperantista Ligo okazis 25-a de januaro 1931 en hotelo „Hvězda”. Estis elektitaj: 1-a prezidanto Ludwik Krysta, 2-a prezidanto Józef Poncza, komitatanoj: Josef Balický, Jaroslav Hladký, Jan Neděla, F. Petrák, Emanuel Sebera, Franciszek Skulina, Anton Slanina, V. Slaný. Regiona Ligo Silezia havis sian ĝeneralan kunvenon la 14-an de februaro 1932 en Orlová, Hotelo „Hvězda, je la 14-a horo. Ĉeestis 47 personoj el 15 lokoj. S-ro Rudolf Z. Kobiela salutis en la nomo de Macierz Szkolna. Sekretario Jaroslav Hladký prezentis raporton pri agado, kasisto Franciszek Skulina la raporton financan, laŭ kiu REL havas 500 , bibliotekisto s-ro F. Petrák sendis raporton pri biblioteko, kiu havas 10 librojn. Laŭ novaj elektoj la komitato estas: Ludwik Krysta prezidanto, Józef Poncza vicprezidanto, Jaroslav Hladký sekretario, Vladimír Slaný vicsekretario, Franciszek Skulina kasisto, Emil Chudoba vickasisto, F. Petrák bibliotekisto, Emil Eisenberg anstataŭanto, Karl Adámek kaj František Křetínský revizoroj. ─ La kotizo estas 6 Kĉ plus 3 Kĉ aliĝkotizo. Subtenantoj 10 Kĉ. Okazis 11 laborkunsidoj, el ili tri sur montoj Ĉantorio, Javorový kaj Stožek. S-ro Křetínský sukcesis ligi kontakton kun radiostacio en Ostrava. ─ Por ke ĉiu REL-anoj perfektiĝadu en la lingvo, oni decidis, ke en ĉiu kunveno oni nacilingve diktos mallongajn artikolojn, kies tradukoj estos analizataj ĉiam en sekvanta kunsido. Por venonta kunveno preparos ĉiujn tri tekstojn instruisto Johann Liberda el Třinec.

Vidu ankaŭ

Pluaj fotoj

Ĉirkaŭaĵo