- Tiu ĉi artikolo temas pri moravia urbo. Pri pluaj signifoj temas artikolo Břidličná (apartigilo).
Břidličná (germane Friedland, antaŭa ĉeĥa nomo Frýdlant nad Moravicí) estas urbo en Ĉeĥio situanta en distrikto Bruntál, oriente de Rýmařov. Ĝi havas 2 931 loĝantojn (2024) kaj ties katastra teritorio havas areon 2 577 ha.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lomnice, Václavov u Bruntálu, Rýmařov, Ryžoviště, Valšov kaj Velká Štáhle.
Historio
La unua skribmencioj pri solejo Skalka lokumita sur teritorio de la hodiaŭa Břidličná aperis en la jaro 1320. Ekde la jaro 1492 la vilaĝio aperas en listo de sovineca senjorujo sun nomo Frýdlant (germane Friedlant). En 30-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam Frýdlant havis 1 654 loĝantojn, aĉetis lokan ŝpinejon de lino firmao Franke & Scholz, kiu alikonstruis ĝin al laminatejo de aluminiaj ladoj. Pli poste el tiu ĉi firmao estiĝis entrepreno Kovohutě Břidličná pli poste alinomita je HZB kaj plej nove je Al Invest Břidličná.
En la jaro 1950 Frýdlant nad Moravicí estas alinomita je Břidličná, en septembro de 1973 estas al Břidličná redonita statuso de urbo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 571 |
---|
1880 | 2 313 |
---|
1890 | 2 114 |
---|
1900 | 2 153 |
---|
1910 | 2 260 |
---|
1921 | 2 027 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 167 |
---|
1950 | 1 932 |
---|
1961 | 2 520 |
---|
1970 | 3 368 |
---|
1980 | 3 698 |
---|
1991 | 4 013 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 3 811 |
---|
2014 | 3 391 |
---|
2016 | 3 322 |
---|
2017 | 3 252 |
---|
2018 | 3 188 |
---|
2019 | 3 129 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 3 111 |
---|
2021 | 2 832 |
---|
2022 | 2 979 |
---|
2023 | 3 003 |
---|
2024 | 2 931 |
---|
Kulturaj memorindaĵoj
Divido de la municipo
Partoj de la municipo
Katastraj teritorioj
- Albrechtice u Rýmařova
- Břidličná
- Vajglov
La nomo
- Ĉeĥe Břidličná (1869 Fridland, 1880-1890 Frídlant nad Moravicí, 1900 Frýdlant nad Moravicí, 1910 Fridland nad Moravicí, 1921-1950 Frýdlant nad Moravicí), germane Friedland an der Mohra.
- Ĉeĥe Albrechtice u Rýmařova (1869-1880 kaj 1921-1930 Albrechtice, 1890-1910 Albrechtice ankaŭ Helvíkov), germane Olbersdorf.
- Ĉeĥe Vajglov (1869-1910 Veiglov), germane Weigelsdorf.
Naskiĝintoj
Partoj de urbo Břidličná (3) |
---|
|
|