Mořkov (germane Murk) estas municipo en Ĉeĥio, situanta 7,5 km sudoriente de Nový Jičín. Vivas ĉi tie 2 430 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hodslavice, Veřovice, Životice u Nového Jičína, Zubří kaj Zašová.
Historio
La unua skribmencio pri la municipo aperas en la jaro 1411 (sed kelkaj publikaĵoj indikas jam la jaron 1274). En posedado de la municipo alternis kelke da posedantoj. En la 16-a jarcento ĝi apartenis al Žerotínidoj kaj sekve (ĝis Batalo sur Blanka Monto) al urbo Nový Jičín. Ĉar Nový Jičín subtenis nobelaran ribelon, estis ĝia posedaĵo forprenita al ĝi kaj donacita al jezuita kolegio en Olomouc. Post nuligo de ordeno la senjorujo estis eĉ kun la municipo Mořkov transdonita al viena Tereziana akademio. Antaŭ la dua mondmilito (post anekso de Sudetio sekve de Munkena interkonsento) kondukis sur la norda flanko de la municipo ŝtatlimo inter Nazia Germanio kaj resto de Ĉeĥoslovakio. La lima municipo Mořkov estis ĝis estiĝo de Protektorato Bohemio kaj Moravio. La vilaĝo estis ĉiam memstara municipo kaj neniam ĝi estis kunigita kun pluaj vilaĝoj.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 315 |
---|
1880 | 1 371 |
---|
1890 | 1 497 |
---|
1900 | 1 597 |
---|
1910 | 1 700 |
---|
1921 | 1 625 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 902 |
---|
1950 | 1 838 |
---|
1961 | 2 234 |
---|
1970 | 2 377 |
---|
1980 | 2 456 |
---|
1991 | 2 421 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 2 374 |
---|
2016 | 2 523 |
---|
2017 | 2 508 |
---|
2018 | 2 502 |
---|
2019 | 2 516 |
---|
2020 | 2 482 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2021 | 2 371 |
---|
2022 | 2 450 |
---|
2023 | 2 432 |
---|
2024 | 2 430 |
---|