Ŝtatlimo estas limo, kiu definas internan teritorion de ĉiu ŝtato. Ĝi estas difinita pere de traktato kaj en tereno ĝi poste estas markita per limŝtonoj, kolonoj aŭ bolardoj. La ŝtatlimoj eblas en plejparta plimulto de landoj oficiale transpaŝi nur en lokoj markitaj kaj al tio destinitaj kiel limpasejoj. Escepton kreas la tn. interna schenghenaj limoj enkadre de EU/EEA, en kiuj validas aparta reĝimo kaj tiujn eblas transpaŝi (sen kontrolo) en ĉiu loko, escepte lokoj, kie tio estas rekte malpermesita, (ekz. naciaj parkoj, armeaj spacoj aŭ lokoj, kiuj estas danĝeraj por vivo aŭ sano). Sed landoj de la schengena interkonsento povas okaze de bezono de mallong-okaza kontrolo en siaj internaj limoj renovigi la kontrolon.
lando kun la plej granda longeco de la limo kun ĉiuj siaj najbaroj, estas Rusio – sume 20 139 km kun 14 landoj
la plej longa limo inter du ŝtatoj estas inter Usono kaj Kanado – 8893 km en du partoj ("teritoria", observanta okcidente la 49° latitudon de norda larĝo kaj oriente de la kontinento - Grandaj Lagoj – longaj 6416 km; kaj limoj kun Alasko, observanta la 141° meridianon de okcidenta longo – longaj 2547 km). Tiuj ĉi limoj ne estas militiarizitaj nek aktive gardataj.
la plej longaj koneksaj limoj inter du ŝtatoj estas inter Rusio kaj Kazaĥio – 6846 km.