Horní Domaslavice (pole Domasłowice Górne, germane Ober Domaslowitz) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono en historia teritorio de Teŝina Silezio. Vivas ĉi tie 1 053 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolní Tošanovice, Vojkovice, Nošovice, Dolní Domaslavice kaj Lučina.
En distanco 8 km okcidente situas urbo Frýdek-Místek, 10 km norde statuta urbo Havířov, 12 km nordoriente urbo Český Těšín kaj 13 km nordokcidente urbo Vratimov.
Historio
Municipo Domaslavice estis fondita en dua duono de la 13-a jarcento fare de slava familio Domaslavicidoj, kiuj donis al tiu ĉi loko ankaŭ sian nomon. En skribaj mencioj ĝi aperas unuafoje en la jaro 1305. Horní Domaslavice fariĝis memstara politika municipo en la jaro 1864.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 781 |
---|
1880 | 798 |
---|
1890 | 810 |
---|
1900 | 778 |
---|
1910 | 789 |
---|
1921 | 716 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 860 |
---|
1950 | 790 |
---|
1961 | 813 |
---|
1970 | 740 |
---|
1980 | 660 |
---|
1991 | 521 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 556 |
---|
2014 | 754 |
---|
2016 | 783 |
---|
2017 | 789 |
---|
2018 | 820 |
---|
2019 | 894 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 924 |
---|
2021 | 978 |
---|
2022 | 999 |
---|
2023 | 1 020 |
---|
2024 | 1 053 |
---|
Memorindaĵoj
- preĝejo de sankta Jakobo Pli Aĝa
- kolono kun statuo de Virgulino Maria kaj kolono kun statuo de sankta Floriano situas en ĝardeno de paroĥo
- statuo de Johano Nepomuka troviĝas apud ŝoseo al valbaraĵo Žermanice
Pluaj fotoj
-
Pastrejo en Horní Domaslavice
-
Domo de fruktokultivistoj en Horní Domaslavice
-
Horní Domaslavice
-
Horní Domaslavice
-
Kapelo en Horní Domaslavice