Porte de Vanves [pɔʁt də vɑ̃v] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 13 en la 14-a arondismento de Parizo.
La stacio estis malfermita la 21-an de januaro 1937, tiam kiel finstacio de la Eksa linio 14 (Porte de Vanves - Invalides). La 9-an de novembro 1976, ĝi ĉesis esti finstacio, kaj fariĝis stacio de la nova granda linio 13 kiu estis plilongigita al Châtillon - Montrouge.
La metrostacio situas sub Strato Julia-Bartet.