La hungara teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango havis 19 sportistojn. Ili partoprenis en 6 fakoj. Flagtenanto de la hungara teamo estis Konrád Nagy. La sportistoj atingis unu oran medalon. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 21-an rangon. Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato.