La hungara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1896 en Ateno havis 7 sportistojn. Ili partoprenis en 6 fakoj. La sportistoj atingis 2 orajn, unu arĝentan kaj 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 6-an rangon.
Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato (Magyar Olimpiai Bizottság, MOB), kreita jam en 1895.