La hungara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1968 en Meksik-Urbo havis 167 sportistojn. Ili partoprenis en 15 fakoj. Flagtenanto de la hungara teamo estis Gergely Kulcsár. La sportistoj atingis 10 orajn, 10 arĝentajn kaj 12 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 4-an rangon.
Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato (Magyar Olimpiai Bizottság, MOB), kreita jam en 1895.